Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping deklaris pri gravaj rimedoj de Ĉinio por subteni disvolviĝon de AI tutmonde
2026-07-17

La 17-an de julio en Ŝanhajo, ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la malferman ceremonion de la Monda Konferenco pri Artefarita Intelekto (AI) kaj Alt-nivela Konferenco pri Tutmonda Administrado de Artefarita Intelekto kaj faris gravan paroladon.



Xi Jinping diris, ke post komunaj klopodoj de ĉiuj flankoj, la Monda Organizo por Kunlaboro pri AI naskiĝis en Ŝanhajo. Tio estas grava iniciato de Ĉinio por respondi al la postulo de la Tutmonda Sudo kaj unuigi la internacian komunumon por aktive antaŭenigi la disvolviĝon kaj administradon de AI, tio fariĝos grava mejloŝtono en la historio de AI. Por plue subteni la tutmondan disvolviĝon de AI kaj antaŭenigi la kapacitkonstruadon en tiu ĉi kampo, en la venontaj 5 jaroj, Ĉinio trejnos 5000 personojn pri specialaj temoj de AI por evoluantaj landoj; konstruos internaciajn centrojn por kunlaboro pri aplikado de AI inter Ĉinio, la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL), la Araba Ligo, la Afrika Unio, CELAC, la Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj BRICS; antaŭenigos la aplikigon de la intelekta veteraŭdiga savplano "Mazu" en 30 landoj. Ĉinio pretas, kun pli malferma sinteno, pli konkretaj agoj kaj pli longperspektiva vido, kune kun ĉiuj flankoj, alfronti kaj trakti la ŝancojn kaj defiojn de AI, por kune krei pli belan estontecon por la homa socio.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio