| Libro-prezento pri la 5-a volumo de "Xi Jinping: Regado de Ĉinio" okazis en Astano |
| 2026-07-16 |
La 15-an de julio okazis libro-prezento por la kvina volumo de "Xi Jinping: Regado de Ĉinio" en Astano, ĉefurbo de Kazaĥio. La partoprenantoj diris, ke la kvina volumo prezentas la plej novajn atingojn de la Pensoj de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por Nova Epoko. La libro estas aŭtoritata verko, kiu povas helpi la internacian komunumon kompreni ĉinan modernigon kaj nuntempan Ĉinion. Ĉinio kaj Kazaĥio estas kunvojaĝantoj sur la vojo al modernigo, la partoprenantoj diris, ke profundigo de interŝanĝoj inter la du landoj pri administraj spertoj kaj aliaj, havas grandan signifon por antaŭenigi la konstruadon de homara komunumo de komuna estonteco por Ĉinio kaj Kazaĥio. Reprezentantoj el pensfabrikoj, entreprenoj kaj universitatoj de la du landoj dividis rakontojn pri kiel praktikaj kunlaboroj profitigis lokajn komunumojn. Oni ankaŭ interŝanĝis opiniojn pri altkvalita kunlaboro kadre de "La Zono kaj Vojo". Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|