Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Komenciĝis Gansu-sekcio de programo "Kune sur la Longa Marŝo"
2026-07-15

La 13-an de julio en Lanzhou-urbo oficiale komenciĝis la Gansu-sekcio de la programo "Kune sur la Longa Marŝo". La programo estas kune okazigita de la Azi-Pacifika Centro de Ĉina Internacia Komunika Grupo kaj la Gansu-a Internacia Komunika Centro. 




Gansu estas grava regiono sur la itinero de la Longa Marŝo. Ĝi estas la sola provinco, tra kiu ĉiuj kvar trupoj de la Longa Marŝo trapasis. Krome, la lokoj Huining kaj Jiangtaipu (nuntempe apartenanta al la Ningxia-a Huja Aŭtonoma Regiono) spertis la sukcesan kunigon de la Unua, la Dua kaj la Kvara Frontaj Armeoj de la Ruĝa Armeo, kio markis la finan venkon de la Longa Marŝo.




Sekve, preskaŭ 40 ĉinaj kaj eksterlandaj fakuloj kaj ĵurnalistoj, kune vizitos la ŝlosilajn lokojn survoje de la Longa Marŝo por dokumenti la grandegajn ŝanĝiĝojn de la  regionoj dum la pasintaj 90 jaroj.





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio