Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazis la 59-a ILEI-kongreso de Zaozhuang, Ĉinio
2026-07-15


Antaŭtagmeze de la 11-a de julio la 59-a Kongreso de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) malfermiĝis en Zaozhuang-a Universitato, Shandong-provinco, Ĉinio. La kongreso estas organizita de ILEI kaj la universitato, kun la temo "eduki profesiajn esperantistojn kaj protekti Esperanto-kulturon". Preskaŭ 200 homoj el 18 landoj partoprenis en la evento surloke aŭ interrete.


La malferman ceremonion ĉeestis Liu Dawei, prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo, Yang Huaiguang, vicdirektoro de la oficejo pri fremdlandaj aferoj de provinca registaro, Yan Ming, prezidanto de la ĉina filio de ILEI kaj eksa vicrektoro de Universitato de Heilongjiang, Chen Ji, direktoro de la Esperanta sekcio de la Azi-Pacifika Centro de Ĉina Internacia Komunika Grupo kaj ĝenerala sekretario de Ĉina Esperanto-Ligo, Gong Xiaofeng, estrarano de Universala Esperanto-Asocio, Alessandra Madella, vicprezidanto de ILEI kaj profesoro de Zaozhuang-a Universitato, Laura Brazzabeni, prezidanto de Itala Esperanto-Federacio, Dima Ŝevĉenko, ĉefredaktoro de la revuo "Esperanto". Krome, ankaŭ ĉeestis pli ol 30 invititoj, kiuj estas estroj de Esperanto-asocioj de Belgio, Rumanio, Korea Respubliko, Japanio, Mongolio, Burundo kaj aliaj. S-ro Ahmad Reza Mamduhi, prezidanto de ILEI, kaj aliaj dekkelkaj fakuloj el Pollando, Aŭstrio, Barato ktp partoprenis la ceremonion interrete.



En la parolado, Liu Dawei diris, ke ILEI ĉiam dediĉas sin al Esperanto-instruado, trejnado de instruistoj, kompilado de lernolibroj kaj internaciaj edukaj interŝanĝoj, ĝi ludas gravan rolon por antaŭenigi la normigon, profesiigon kaj internaciiĝon de Esperanto-edukado. La kongreso, kiu duafoje okazas en Ĉinio, havas profundan signifon — Zaozhuang, la kongresejo, estas la hejmourbo de Mozi, kaj liaj ideoj pri universala amo, kontraŭmilitismo, respektado al talentuloj kaj inkluziveco kongruas kun la origina celo de Esperanto pri egala dialogo, civilizacia interŝanĝo kaj paca kunekzistado.



Alessandra Madella diris, ke Zaozhuang-a Universitato posedas la plej grand-arean Esperanto-muzeon, kio estas avantaĝon por gastigi kongresojn. Ŝi esperas, ke partoprenantoj kune diskutos pri historio, praktiko kaj perspektivoj de Esperanto-instruado, kaj ŝi kredas, ke Esperanto estas grava ponto por disvastigi la ĉinan civilizacion kaj helpi civilizaciajn interlernadojn.


Ankaŭ parolis Kitagawa Ikuko, prezidanto de Japana Esperanto-Instituto, Lee Jungkee, estro de Esperanto-kultura Instituto en Seulo, Bengt-Arne, profesoro de Humboldt-Universitato en Berlino, kaj aliaj fremdlandaj reprezentantoj. Ili diris, ke la atingoj de Zaozhuang-a Universitato en Esperanto-faka konstruado, muzea kultura protektado kaj internaciaj akademiaj interŝanĝoj estas impresaj, kaj ili pretas kapti la ŝancon de la kongreso por profundigi kunlaborojn kun la ĉina Esperanto-eduka rondo.



En la malferma ceremonio, oni prezentis la gratul-mesaĝan videon de Ahmad Reza Mamduhi. Instruistoj de Zaozhuang-a Universitato deklamis la mesaĝojn de Universala Esperanto-Asocio kaj Esperanto-organizoj de Brazilo, Irano, Japanio, Pollando, Barato, Korea Respubliko ktp.


La okazigo de la kongreso ne nur provizas altnivelan akademian platformon por esperantistaj instruistoj kaj esploristoj, sed ankaŭ antaŭenigos Esperanto-edukadon kaj transkulturan interŝanĝon, kontribuante lingvan forton al la konstruado de homara komunumo de komuna estonteco. La kongreso daŭris tri tagojn, oni okazigis prelegojn, akademiajn seminariojn, plurnivelajn ekzamenojn, trejnajn kursojn, amuzvesperon kaj projekciadon de Esperantaj filmoj.






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio