Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Shaanxi: Somere, kiel aspektas la montaro Qinling?
2026-07-13

Kiam la somera varmego atingas la montaron Qinling en Shaanxi-provinco de Ĉinio, la montaro eniras la plej gravan periodon de ekologia aktiveco de la jaro.


Somero estas la kerna tempo por la akvokonservado de Qinling: de la foliaro de la arbara kanopeo, tra la arbustoj, herboj kaj falintaj foli-tavoloj, ĝis la hum-substanco... ĉiu tavolo povas reteni akvon, kio efike kaptas 15% ĝis 30% de la someraj precipitaĵoj. Ĉi tiu natura akvoretena sistemo ne nur mildigas la rektan surgrundan baton de pluvego kaj reduktas la riskon de grundoerozio, sed ankaŭ povas konservi pluvakvon en grundon kaj kontinue provizi akvon al montaj rojoj kaj riveroj.





Somero estas ankaŭ la bona periodo de fotosintezo en Qinling, kaj samtempe la aerkvalito estas plej bona. La densa vegetaĵaro daŭre purigas la aeron, igante Qinling natura ekologia oksigenn ripozejo.


La somera freŝeco de Qinling estas stabila ekologia efiko kreita de altitudo, vegetaĵaro kaj mikroklimato. La unika monta topografio kaj vastaj arbaroj fariĝis idealaj somerumejoj.




Samtempe, la somero en Qinling liveras humidan klimaton kaj abundajn manĝaĵojn, kio estas grava tempo por bestidoj. Ekzemple, la idoj de ruĝa ibiso, emblema speco de la montaro, en somero forlasas la neston kaj komencas flugi, provante manĝi sendepende por vivi en sovaĝejo; la idoj de lokaj orharaj simioj komencas mem grimpadi sub la protekto de sia grupo, esplorante la medion... Tiuj scenoj montras daŭran pliboniĝon de la medio en Qinling kaj evidentigas la fruktojn de biodiverseca konservado.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio