| Kio estas en fermita spaco de miljara lignoturo en Yingxian-gubernio? |
| 2026-07-10 |
La 970-jara lignoturo de Yingxian-gubernio en Shanxi-provinco, Ĉinio, estas okangula ĉina pagodo, kun kvin videblaj kaj kvar kaŝitaj tavoloj. Ĝi estas la monde plej malnova kaj plej alta ligna pavilona konstruaĵo kun enirebleco. Sed ĉi tiu trezoro, pro milita atako kaj misrekonstruo, daŭre kliniĝas. Por ĝin protekti, la kulturrestaĵaj departementoj de loka registaro jam malpermesis vizitantojn eniĝi kaj grimpi la ŝtuparon por pli ol dek jaroj. Por ke vizitantoj spertu la kulturon dum la protektado, loka kultura turisma kompanio, helpe de pluraj institucioj, komencis la projekton "AI + multmoda merga sperto" por la lignoturo. Ĝi prezentas la internajn scenojn de la dua ĝis kvina etaĝo de la lignoturo per cifereca teknologio. La spertejo situas ĉe la sudorienta angulo de la turisma areo de lignoturo. Enirante ĝin, oni ne bezonas porti ajnan ekipaĵon kaj povas tuj "migri" en la mergigan filmon, kaj tiele tavol-post-tavole "suriri en la turo". Videblas tie, sunlumo sur la ĉirkaŭirejojn en la turo, kaj la "tatuoj, vort-tabuloj, ŝtuparoj kaj aliaj estas preskaŭ tute sendiferencaj de la realaĵoj.
Vizitantoj ĝuas la internan scenon de la lignoturo. Dum la spektado, la tridimensia klarigo de "homeca voĉo + flosanta bildoteksto + plenscena animacio" plene prezentas pasintecon kaj nunon de la lignoturo. Teknikistoj uzis nudokulan 3D-simulan bildigan teknologion, ekzemple, kiam oni klarigas pri unu el la tri specoj de ĉinstilaj konzoloj sur traboj, tiu, pri kiu oni parolas, estas lumigita, pligrandigita kaj ŝajne fluganta antaŭ la spektanto. Simile al la projekto por la lignoturo, cifereca teknologio prezentas al vizitantoj la unikan ĉarmon de pli da kulturaj trezoroj. Por ĉiama konservado, praktikado de cifereca teknologio en tiu ĉi kampo, rompante la limojn de tempo kaj spaco, daŭras nun. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|