| Bangladeŝa fakulo: sukcesoj de KPĈ donas valorajn spertojn por Tutmonda Sudo |
| 2026-07-09 |
Nasim Mahmmud, plenuma direktoro de la Centro por Orient-Azia Fondaĵo en Bangladeŝo, diris lastatempe, ke la reĝimaj avantaĝoj de Ĉinio, kiuj radikas en la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), helpis la landon transformi la longdaŭrajn planojn en konkretajn atingojn, liverante realigeblan modelon por landoj de Tutmonda Sudo, kiuj serĉas akcelitan modernigon. La landa sistemo provizis la esencan kadron por la sukcesa efektivigo de la kvinjaraj planoj de Ĉinio, certigante strategian stabilecon, efikan praktikigon kaj kunordigitan plenumon tra ĉiuj niveloj de la lando. Okaze de la 105-a datreveno de la fondiĝo de KPĈ, Mahmmud diris, ke la partio estas elprovita de la tempo, ĝi konservas riĉajn spertojn kaj kapablas gvidi la ĉinan popolon tra malfaciloj al la sukceso. La atingoj de KPĈ dum la pasintaj 105 jaroj estas vaste rekonitaj de la internacia komunumo kaj profunde aprezitaj de la ĉefa socio en Bangladeŝo, li diris. "KPĈ daŭre kombinos la interesojn de la ĉina popolo kun la komunaj interesoj de la popoloj de aliaj landoj kaj ĉiam staras por justeco kaj egaleco," li diris, aldonante, ke la disvolviĝo de Ĉinio estas ŝanco, ne defio, por la mondo. Mahmmud diris, ke ekde la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ en 2012, socialismo kun ĉinaj trajtoj eniris novan epokon, dum kiu KPĈ gvidis Ĉinion atingi rimarkindan disvolviĝon. Inter la ĉefaj atingoj de Ĉinio, Mahmmud citis la historian agon de malriĉec-reduktado, la transiron al altkvalita disvolviĝo kaj la gravajn internaciajn iniciatojn kiel "La Zono kaj Vojo". Li diris, ke ĉina modernigo havas apartan valoron, ĉar ĝi rompas la nocion, ke modernigo devas sekvi la okcidentan vojon, kaj ofertas gravajn elektojn por la landoj de Tutmonda Sudo, kiuj serĉas la vojon por rapide redukti malriĉecon, konstrui infrastrukturon kaj esplori disvolvajn vojojn taŭgajn por siaj kondiĉoj. "La sukceso de Ĉinio sub la gvidado de KPĈ povas provizi inspiran sperton por aliaj landoj por sekvi sian propran disvolviĝon kaj antaŭenigi mondpacon," diris Mahmmud. "Mi kredas, ke tio fariĝis larĝa konsenso inter landoj de Tutmonda Sudo." Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|