Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Diskonigata kvina volumo de "Xi Jinping: Regado de Ĉinio" en Turkio
2026-07-03

La 1-an de julio okazis diskonigo por la kvina volumo de "Xi Jinping: Regado de Ĉinio" en Ankaro, Turkio. En la evento, invititoj sinsekve faris paroladojn pri la libroj.




Yu Tao, vicprezidanto de Ĉina Internacia Komunika Grupo (ĈIKG), diris ke la iniciato "La Zono kaj Vojo", la Tutmonda Disvolva Iniciato, la Tutmonda Sekureca Iniciato, la Tutmonda Civilizacia Iniciato, la Tutmonda Administra Iniciato, proponitaj de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj la praktiko de ĉina modernigo, ĉiuj centriĝas pri partnerecoj bazitaj sur egaleco kaj reciproka profito. Ili transpasas la okcidentan modelon de modernigo karakterizitan de kolonia ekspluatado kaj kondiĉa kunlaboro, kaj liveras al disvolviĝantaj landoj novan modelon de kunlaboro, kiu estas praktika, adaptebla kaj reproduktebla en esplorado de siaj propraj evoluaj vojoj.



Gokhan Yazgi, vicministro pri Kulturo kaj Turismo de Turkio, diris, ke la antikva Silka Vojo ne nur atestis la historion de kulturaj interŝanĝoj inter la popoloj de Turkio kaj Ĉinio, sed ankaŭ alportis riĉan kulturan heredaĵon. Hodiaŭ, la iniciato "La Zono kaj Vojo" servas ne nur kiel vojo por ekonomia kaj politika kunlaboro, sed ankaŭ kiel platformo por reciproka lernado inter diversaj civilizacioj.




Jiang Xuebin, ĉina ambasadoro en Turkio, diris, kiel gravaj membroj de la Tutmonda Sudo, Ĉinio kaj Turkio, kiuj dediĉas sin al sendependaj evoluaj vojoj, havas tre akordajn perspektivojn, kiuj enkorpiĝas en la 15-a Kvinjara Plano de Ĉinio kaj la turka iniciato "Jarcento de Turkio". La du landoj estas partneroj irantaj en la sama direkto sur la vojo al disvolviĝo kaj povas lerni unu de la alia kaj subteni reciproke en siaj respektivaj modernigaj klopodoj.


Sub la fono de la kolektiva serĉado de sendependa disvolviĝo de la Tutmonda Sudo, la tutmondaj iniciatoj proponitaj de prezidanto Xi Jinping, centriĝantaj pri egala kunlaboro, respondas al la aspiroj de evoluantaj landoj por paco kaj daŭripova evoluo.




Celal Adan, vicparolanto de la Granda Nacia Asembleo de Turkio, diris, ke la volumo V de "Xi Jinping: Regado de Ĉinio" profunde lumigas la apartan ĉinan vojon al modernigo, kiu tre akordas kun la propra disvolva perspektivo de Turkio.


Surbaze de strategia reciproka fido, Turkio kaj Ĉinio kune esploru modernigajn vojojn baze de siaj respektivaj naciaj kondiĉoj kaj provizu novan modelon por kunlaboro inter la landoj de la Tutmonda Sudo.


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio