| Shaanxi: Helpi evoluon de Anhui per superalttensia elektroprojekto |
| 2026-07-01 |
La 30-an de junio ekfunkciis la ±800 kV superalttensia kontinua kurento de elektrotranssenda projekto de norda Shaanxi al Anhui, kiel nova arterio al la "okcident-orienta elektrotranssendo" de Ĉinio. Tio estas la unua superalttensia kontinu-kurenta projekto ekfunkciita depost la komenciĝo de la 15-a Kvinjara Plano de Ĉinio, kaj ankaŭ la tria ĉi-speca elektrotranssenda kanalo el Shaanxi.
La projekto komenciĝas de Baotashan-stacio en Yan'an-urbo de Shaanxi, kaj finiĝas ĉe Hezhou-a Konvert-stacio en Hefei de Anhui-provinco, trapasante la provincon Henan. Ĝi povas transsendi al Anhui pli ol 36 miliardojn da kWh da elektro ĉiujare, el kiuj pli ol duono estas pura energio, provizante stabilan, fidindan kaj daŭrigeblan elektrosubtenon por la elektroreto de Anhui. Post la ekfunkciigo, la projekto liberigos la avantaĝojn de la karbo- kaj novenergiaj resursoj de Shaanxi, antaŭenigos la transformadon de tradicia energiuzado al moderna energiekonomio, helpos al la efika utiligo de verda energio en la centra kaj okcidenta regionoj de Ĉinio, signife pliigos la konsumadon de verda elektro en la orienta regiono, kaj realigos kunordan kaj daŭrigeblan evoluon de energio, ekonomio kaj ekologio. Shaanxi situas ĉe la plej orienta parto de la nordokcidenta elektroreto de la lando, kaj estas grava loko de la okcident-orienta elektrotranssendo. La ekfunkciigo de la projekto antaŭenigos efikan transformiĝon de la altkvalitaj resursoj de Shaanxi, kaj daŭre helpos al la konstruado de moderna industria sistemo kaj la garantio de homviva elektroprovizo en Anhui. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|