Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
KPĈ 105丨De vaporlokomotivo ĝis grandrapida fervojo
2026-07-01

En la 1820-aj jaroj aperis en Anglio la unua vaporlokomotiva fervojo. Poste, ĉi tiu tute nova transportmaniero rapide etendiĝis al la Oriento.


La unua fervojo de Ĉinio, Wusong-fervojo (angle Woosung railway), estis konstruita en Ŝanhajo de britoj en 1876. Tamen, ĝi estis konstruita sen permeso de la registaro, kaj fine ĝi estis aĉetita kaj malkonstruita de la loka registaro de Qing-dinastio. Malgraŭ tio, ĝi montris al ĉinoj la oportunon kaj efikecon de ŝarĝtransportado. En 1892 Tangxu-fervojo (de Tangshan al Xugezhuang, ankaŭ konata kiel angle Kaiping Colliery Tramway) fariĝis la unua oficiale funkciata fervojo en Ĉinio. La fervojo uzis vaporajn lokomotivojn kaj estis konstruita de tiama Kailuan-a Karb-kompanio, fondita de Li Hongzhang. En 1897 estis establita la unua fervoja institucio de Ĉinio -- Kaiping-a Fervoja Kompanio.



Ekde la Unua Opia Milito (1840-1842), Ĉinio enfalis en la duon-kolonia kaj duon-feŭda marĉo. La agreso de Britio igis Ĉinion perdi sian sendependecon kaj estis devigite eniri la kapitalisman mondan merkaton. Ĝis la dua duono de la 19-a jarcento -- en la tempo, kiam fervojoj estis enkondukitaj de okcidentaj kapitalistoj, la MEP de Ĉinio konsistis nur proksimume 10% de la tutmonda sumo; la dogansistemo estis tenata de britoj, kaj la imposto estis malpli ol unu triono de tiu de okcidentaj landoj; tradiciaj metioj kaj kamparanoj amase bankrotis... En 1911 la regado de Qing-dinastio finiĝis, sed la anstataŭantaj registaroj -- la Beiyang-registaro (1912-1928) kaj la naciista registaro (1927-1949) -- ne nur ne povis eltiri la ĉinan popolon el la marĉo, sed klopodis konservi la duon-koloniajn kaj duon-feŭdajn kondiĉojn. Ĝuste en tiu momento, komunismo eniris Ĉinion, kaj la ĵusnaskita Sovetunio montris al ĉinoj novan modelon kaj novan esperon por savi la landon. En 1921 la Komunista Partio de Ĉinio fondiĝis, ĝi tuj komencis sian mision savi Ĉinion kaj realigi nacian sendependecon.



La unua mondmilito donis iom da tempo al la subpremita Ĉinio, tamen la kontraŭ-japana rezistmilito, kiu komenciĝis en 1931, interrompis la evoluadon de Ĉinio. La Komunista Partio de Ĉinio kunlabore kun Kuomingdango, post 14-jara malfacilega lukto, en kiu 35 milionoj da vivoj perdis, finfine venkis la japanajn faŝistojn. Tio estas ankaŭ la unua fojo en la historio de Ĉinio, ke la lando venkis eksteran agreson. Poste en 1949 nova Ĉinio, gvidata de la Komunista Partio de Ĉinio, estis fondita. Sed tiam la lando ankoraŭ estis malforta, ekzemple preskaŭ ĉiuj fervojaj vagonoj estis importitaj, funkciis per vaporo, kun rapideco de nur 30-40 km/h, kaj la linioj estis malmultaj, kovrante nur iom pli ol 20 000 kilometrojn.








Nova Ĉinio konstruis sian unuan fervojon: fervojo inter Chengdu kaj Chongqing. En aŭgusto 1961 la unua elektrigita fervojo de Ĉinio Baoji-Chengdu-fervojo estis malfermita al publika trafiko. En 1996 la fervojo Pekino-Kowloon, kiu trapasas Shenzhen de Guangdong, estis malfermita. En oktobro 2003 Qinhuangdao-Shenyang-fervojo ekfunkciis kiel la unua pasaĝera fervojlinio de Ĉinio. En 2006 la Ŝanhaja Maglevo, kiel la unua komerce funkcianta maglevo en la mondo, oficiale ekfunkciis. En 2006 fervojo inter Qinghai kaj Xizang, la plej alta kaj plej longa altebenaĵa fervojo en la mondo, estis malfermita. En 2008 la unua altrapida fervojo de Ĉinio kun rapideco super 300 km/h, kun la nomo interurba fervojo inter Pekino kaj Tianjin, estis ekuzita. En 2016 la funkcia longeco de altrapidaj fervojoj en Ĉinio superis 22 000 kilometrojn, konsistigante pli ol 65% de la tutmonda altrapida fervoja reto. En 2025 la totala funkcia longeco de ĉinaj fervojoj atingis 165 000 kilometrojn, el kiuj pli ol 50 000 kilometroj estas altrapidaj fervojoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio