Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping faris gravan paroladon ĉe kunveno por 105-a datreveno de fondiĝo de KPĈ
2026-07-01

La 1-an de julio okazis kunveno celebre al la 105-a datreveno de la fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) en Pekino, Ĉinio. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ, faris gravan paroladon.



Li diris, ke KPĈ gvidis la ĉinan popolon en la verkado de la plej grandioza epopeo en la jarmillonga historio de la ĉina nacio per senĉesaj klopodoj. La klopodoj dum la pasintaj 105 jaroj fundamente transformis la estontecon de la ĉina popolo, malfermis la ĝustan vojon por atingi la grandan reprosperon de la ĉina nacio, kaj montris la fortan viglecon de marksismo.


Xi Jinping diris, ke KPĈ restas dediĉita al la serĉado de la vero kaj ĉiam aliĝas al la ĝusta direkto. La partio restas profunde enradikiĝinta en la popolo kaj ĉiam havas solidan fundamenton. KPĈ kuraĝe plenumas siajn historiajn misiojn kaj ĉiam tenas strategian iniciaton enmane, sekvas la evoluan tendencon kaj ĉiam restas ĉe la avangardo de sia epoko, havas la kuraĝon kaj kapablon lukti kaj ĉiam estas memfida pri venko, kaj konstante strebas al memplibonigo kaj ĉiam estas plena je vigleco.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio