| Okazis kunveno de 105-a datreveno de fondiĝo de KPĈ |
| 2026-07-01 |
Antaŭtagmeze de la 1-a de julio solene okazis kunveno celebre al la 105-a datreveno de la fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) en la Granda Popola Halo de Pekino, Ĉinio.
Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ, kaj aliaj gvidantoj prezentis premiojn al reprezentantoj de elstaraj membroj, laboristoj kaj baznivelaj partiaj organizoj de KPĈ el la tuta lando. Xi Jinping donis la Medalon de la 1-a de Julio, la plej altan honoron de la Partio, al modelaj membroj de KPĈ. Sekve, Xi Jinping faris gravan paroladon ĉe la kunveno. (el ĈRI) Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|