| Zimbabva altranga oficisto: KPĈ starigis tutmondan modelon por evoluo de tutmonda popolo |
| 2026-07-01 |
Lastatempe Farai Marapira, direktoro de Informado kaj Publikeco de zimbabva partio ZANU-PF, diris, ke la radikoj de la monumentaj atingoj de Ĉinio kuŝas en la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), ĝi estas disciplina, bone organizita kaj popol-fokusa partio. KPĈ restas la kerno de evoluo de Ĉinio, konservante sian grandegan vivecon per daŭra memrevolucio kaj firma sindevotiĝo al plena kaj rigora memregado. "La forto de KPĈ estas la forto de la lando," diris Marapira. "Ĝi estas brila modelo por politikaj partioj tutmonde." Pri la gvida filozofio de KPĈ, Marapira diris, ke Ĉinio efike transiris preter konvenciaj MEP-centritaj modeloj, kiuj ofte prioritatas ekonomiajn statistikojn super socia egaleco. Anstataŭe, KPĈ havas "ĝustan komprenon pri evoluo centrita je la popolo". "En la regad-filozofio de KPĈ, evoluo ne estas malvarma statistiko; ĝi estas io palpebla, kiu reflektiĝas en la vivteno de ĉiu individuo," diris Marapira. Marapira laŭde parolis pri la senŝancela sindevotiĝo de KPĈ al kontraŭkorupto kaj ĝia kunorda strategio certigi, ke "oficistoj ne kuraĝas, ne povas kaj ne volas esti koruptaj." "Ni vivas en dinamike ŝanĝiĝanta mondo, kie teknologio evoluas subite, sed la ideologio kaj la kerna devo de la partio devas resti neŝanĝitaj," diris Marapira. Laŭdante la grandegan ekonomian kreskon de Ĉinio, Marapira emfazis la signifon de tradukado de la ekonomia miraklo de la lando en ampleksan plibonigon de la vivteno de la popolo kaj la mildigon de absoluta malriĉeco. "Ĉinio restarigis la modelon por tio, kio signifas veran ekonomian kuraĝigon," diris Marapira. Marapira ankaŭ diris, ke la progreso de Ĉinio de unu kvinjara plano al la sekva montras, kiel strategia planado povas sisteme antaŭenigi landon al ĝiaj grandaj celoj sen ŝanĝi fokuson. Ĉi tiu kontinueco liveras valoran referencon por la evoluanta mondo, precipe Zimbabvo. "Ni havas modelon, el kiu ni povas ĉerpi ideojn," li diris. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|