| Brazila Junia Festo kun mondpokala etoso vigligis Pekinon |
| 2026-06-30 |
Organizita de la Konsilio de Brazilaj Civitanoj de Pekino, la Junia Festo, tradicia kultura evento de Brazilo, okazis por la tria sinsekva jaro en la ĉefurbo de Ĉinio, kreante tradicion, kiu krom esti amuza, ankaŭ promocias brazilajn kulturon kaj kuirarton en Ĉinio.
Komuna foto post la inaŭguro de la festo La nomo de la festo helpas popularigi ĝin, ĉar ĝi kreas en la memoro de ĉinoj kaj eksterlandanoj loĝantaj en la urbo la rememoron, ke la evento okazas en junio, kaj komence de la monato ĉiam pli da homoj spontanee serĉas informojn pri la festo. Ĉi-foje, la eldonejo Blossom Press havis budon en la evento, ofertante je duono de la normala prezo la ĉinan eldonon de La Brazila Popolo de Darcy Ribeiro, kaj kelkajn ĉinajn librojn en la portugala, por pli forte nutri la kulturajn interŝanĝojn inter la du landoj. Kuirartaj tradicioj alproksimigas Brazilon kaj Ĉinion Adaptiĝante al la somera varmego de Pekino, la festo anstataŭigas la varmigan Quentão (Varmego), trinkaĵo el zingibro, per la malvarmiga kaipirinjo, tipa de brazila somero, sed la tipaj brazilaj manĝaĵoj, aparte tiuj tipaj de la juniaj festoj ja ne mankis: pastelo, koŝinjo (fritaĵo kun kokaĵa farĉo), sandviĉoj kun rostita viando aŭ kolbaso, maizkaĉo, verda maizo, pamonjo (vaporumita maizaĵo volvita en maizfolioj), kaj kukoj el maizo, kokoso, maizfaruno, interalie, oni kune faris bongustan manĝokarton por la festo. La junia festo de ĉi tiu jaro okazis ĝuste unu semajnon post la feriado de la Drakboata Festo, populara ĉina festo memore al la poeto Qu Yuan, kiu vivis en la periodo de la Militantaj Regnoj (475-221 a.K.) kaj estis oficisto de la regno Chu. Vidante, ke lia regno estus baldaŭ konkerota de la najbara regno Qin, la poeto ĵetis sin en la riveron Miluo, forprenante sian propran vivon. Sciinte tion, multaj homoj prenis siajn boatojn kun skulptitaj drakokapoj – kiuj, parenteze, tre similas al la tradiciaj boatoj sur la rivero San-Francisko en Brazilo – kaj remis serĉante la korpon de la poeto, dum aliaj envolvis rizon en aromaj folioj kaj ĵetis ĝin al la fiŝoj por satigi ilin, por ke ili ne voru la korpon de la poeto. Tiel kreiĝis la tradicio de la Drakboata Festo, markita de drakoboatkonkuroj kaj la konsumo de zongzi-o, la "ĉina pamonjo" farita el rizo, kun dolĉa aŭ sala farĉo, envolvita en folioj de bambuo aŭ junko. Unu semajnon post tiu tradicia ĉina festo, estis la vico de multaj ĉinoj gustumi la brazilan pamonjon, kiu malgraŭ la simileco kun zongzi-o, estas de brazila indiĝena origino kaj populariĝis en la kampara brazila kuirarto dum la kolonia periodo. La origino de pastelo, siavice, rilatas al la unua ondo de ĉina enmigrado en Brazilo, komence de la 19-a jarcento, kiam multaj enmigrintoj el la provinco Guangdong, alportitaj al Brazilo por tekultivado, decidis vendi la kantonan jiaozai-on kiel stratmanĝaĵon, modifante ĝian grandecon kaj plenigaĵon laŭ la haveblaj ingrediencoj kaj la gusto de la brazilaj klientoj, kiuj preferas salajn farĉojn, dum jiaozai-o kutime estas dolĉa. Amuziĝo, kiu ne konas limojn Krom la gastronomio, la festo alportis ludojn kaj tipajn festajn amuzaĵojn, kiel sako-kurado, fiŝkaptado kaj ringo-ludo, kiuj ĝojigis plenkreskulojn kaj infanojn. En ĉinaj komunumaj festoj, kiel la templaj foiroj, kiuj okazas dum la ĉina Printempa Festo, same kiel en la amuzparkoj de la lando, agadoj kiel la ringo-ludo kaj la fiŝkaptado estas tiel popularaj kiel en Brazilo.
Ĉinoj amuziĝas per sakokurado. Tiaj similecoj inter la du kulturoj spegulas la universalan spiriton de komunumaj celebradoj, kiuj estas amuzaj, ĉar ili testas la kapablojn de la partoprenantoj, kaj ankaŭ malmultekostaj kaj facile aranĝeblaj, kio igas ilin popularaj en ambaŭ landoj, kreante ponton de amikeco inter du popoloj, kiuj, kvankam geografie malproksimaj, havas multajn similaĵojn.
Konkurso pri junifestaj kostumoj Ĉi-jare, unuafoje okazis konkurso de junifestaj kostumoj. Ne nur brazilanoj, sed ankaŭ ĉinoj, venis al la festo vestitaj laŭ la tradicio de juniaj festoj, ekzemple vestitaj kiel kamparano aŭ lusoldato de iama landinterno de brazila nordoriento, kaj ne mankis kreemo en elpensado de la kostumoj. Per la realigo de la konkurso de junifestaj kostumoj, oni celas instigi pli da homoj veni tiel vestitaj en la sekvaj festoj, por tiel estigi pli aŭtentikan junifestan medion al la partoprenantoj. Festo kun mondpokala etoso Ĉi tiu estis la unua fojo, ke la junia festo de Pekino okazis samtempe kun la futbala mondpokalo de FIFA, fakto, kiu ne estis preteratentita de la evento: la tuta dekoracio estis en la koloroj verda kaj flava kaj kun multaj brazilaj flagoj, simile al la dekoracio de brazilaj stratoj en la epoko de mondpokalo. La premioj disdonitaj en la ludoj ankaŭ havis Brazilon kaj la mondpokalon kiel temojn, kaj la ĉefaj premioj estis braceletoj kaj glumarkoj kun brazilaj flagoj kaj blazonoj de la Brazila Kunfederacio de Futbalo. Ankaŭ okazis amuza ludo pri futbalo, enkondukita en la feston ĉi-jare, kiu konsistas el golejo parte kovrita de barilo. Por fari golon, necesas trafi la cirklajn truojn en la barilo, kies diametro estas nur iomete pli granda ol tiu de la pilko. Ĉi tiu tradicio denove kunigas la du landojn: Brazilo estas la lando de futbalo, konata pro la kreivo sur la futbalejo, la svingo en la dribloj, la precizaj pasoj kaj la trafaj ŝotoj al la golejo. Ĉinio ne havas bonajn rezultojn en moderna futbalo kaj ne sukcesis partopreni en la ĉi-jara mondpokalo, sed tiu ludo pri ŝoto de pilko en cirklajn truojn memorigas nin pri la ĉina "cuju", antikva formo de futbalo ludata per leda pilko, kiu povis esti praktikata laŭ pluraj manieroj, ekzemple konkurso de pilko-supren-tenado tre simila al tiuj, kiuj ekzistas nuntempe. En la plej konata versio de "cuju", du teamoj kontraŭstaris sur rektangula kampo, en kiu la golejo estis cirkla truo metita en alta loko en la centro de la kampo, kaj la celo estis fari pli da golojn ol la kontraŭulo, piedbatante la pilkon tra la golejo. La ludantoj ne rajtis tuŝi la pilkon per la manoj nek lasi ĝin tuŝi la grundon. Ĉinaj futbalistoj ja ne estas tre bonaj pri dribloj kaj pasoj, sed ili majstre regas la pilkon per la piedoj kaj bonege faras pilko-supren-tenadon. En Ĉinio eĉ volanon oni ludas per piedoj. Brazilaj dancoj kaj viva muziko La muzikdanca programo de la ĉi-jara junia festo, enigita en la kuntekston de la Ĉin-Brazila Kultura Jaro, fokusiĝis al montro de la brazila kulturo preter la juniaj tradicioj, donante spacon ankaŭ al aliaj tipe brazilaj kulturaj esprimoj. La sponsorado fare de la advokata oficejo Beijing Shengting Law Firm ebligis al la organizantoj kovri elspezojn, kiuj antaŭe la buĝeto de la festo ne eltenis, kaj tio rezultis en pli da vivaj kulturaj prezentadoj, inkluzive de samboprezento farita de la danca grupo de Liu Xiaoyan, kiu kunigas ĉinajn entuziasmulojn pri tiu tradicia brazila danco. DĴ Mariana Canuto zorgis pri la sontrako de la evento de ĉi tiu jaro, kiu entenis diversajn muzikstilojn de Brazilo, kun emfazo sur la klasikaĵoj de juniaj festoj, tenante la feston vigla la tutan tempon.
Homoj dancas kvadrilon La tradicia danco kvadrilo, same kiel en la antaŭaj jaroj, havis fortan aliĝon de la publiko, sed ĉi-foje ĝi finiĝis en malsama maniero, kun la partoprenantoj miksiĝantaj sur la dancejo por gaje celebri la amikecon inter la popoloj de Brazilo kaj Ĉinio. La evento fermiĝis per koncerto de la brazila muzikisto Di Ramos, kiu ludis reprezentan repertuaron de brazila muziko, inkluzive de kantoj konataj de la ĉina publiko kaj klasikaĵoj de sambo kaj "forroo", igante la publikon kunkanti kaj kundanci ĝis noktofino. La junia festo finiĝis, sed la mondpokalo ne. La frazo "ek al la sesa titolo", dirita plurfoje dum la festo, daŭre estas en la buŝoj de brazilanoj kaj ankaŭ de multaj ĉinoj. Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|