Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Malaltaltituda ekonomio ekflugas en Hefei
2026-06-29

Lastatempe la ĉina registaro emfazas la evoluigon de la malaltaltituda ekonomio, kiu ampleksas civilajn agadojn realigatajn en la aerspaco alta je malpli ol mil metroj, sed povante atingi tri mil metrojn en specifaj koridoroj, transformante subuzatan aerspacon en ĉefrolulo por teknologia novigado kaj industria disvolvado.


Junulo spertas vojaĝon per eVTOL de EHang en Hefei.


Ĉi tiu sektoro inkluzivas agadojn kiel loĝistiko kaj liveroj per senpilotaj aviadiloj, kiel tiuj jam okazantaj en kelkaj ĉinaj urboj, kiel Shenzhen kaj Ŝanhajo; transporto de pasaĝeroj per elektraj vertikalaj startaj kaj surteriĝaj aviadiloj (eVTOL-oj); altpreciza industria kaj agrikultura inspektado; aeroturismo kaj krizaj kaj savservoj.


Antaŭ kelkaj monatoj, la malaltaltituda ekonomio, rigardata ekzemplo de la novkvalitaj produktivaj fortoj — ŝlosila koncepto por la transiro de la ĉina ekonomio al kompleksa kaj noviga produktado interligante altnivelajn teknologiojn — estis formale nomumita kiel "merĝanta prov-industrio" en la 15-a Kvinjara Plano, reprezentante merkaton, kiu ĝiris 1.5 duilionojn da juanoj en 2025 kaj antaŭvide superos 3.5 duilionojn da juanoj ĝis 2035.


Sed kion tio signifas praktike? La Urba Aertransporta Centro en Hefei, unu el la multaj lokoj, kie la ĉielo fariĝis laboratorio por la malaltaltituda ekonomio, donas al ni indikojn pri tio, kio venos.


Pluraj eVTOL-oj ricevas bontenadon en hangaro.


Inaŭgurita en novembro 2024 en la Centra Parko Luogang, la centro estas avangarda fizika infrastrukturo desegnita por esti la koro de eVTOL-operacioj en la urbo, okupante areon de proksimume 1.963 kvadrataj metroj kaj kun kapablo gastigi de 10 ĝis 20 EH216-S senpilotajn aviadilojn.


La instalaĵoj inkluzivas biletvendejon, atendosalonon por pasaĝeroj, enaviadiliĝan areon, komand- kaj kontrolcentron, kaj areojn por bateria ŝargado kaj aviadila prizorgado.


Ĉi tiu centro kompletigas operacian centron inaŭguritan en majo 2024: la Operacian Centron de Senpilotaj Aviadiloj de Luogang, ekipitan por funkciigi 10 EH216-S-aviadilojn kaj kun kapacito stoki ĝis 50 eVTOL-ojn, estante esenca operacia bazo, kiu ebligas malaltaltitudajn translokig-flugojn ene de la parko kaj subtenante la agadojn de la centro.


Kaj la centro kaj la urba moviĝa centro estas administrataj de la entrepreno Hefei Hey Airlines, fondita en 2024 kiel kunentrepreno kun partopreno de eVTOL-fabrikanto EHang por komercaj operacioj de senpilotaj aviadiloj de la marko en la regiono.


En ne fora estonteco, eVTOL-oj kiel tiu ĉi populariĝos sur la ĉieloj de multaj urboj


Hefei Hey Airlines estas la unua kaj ĝis nun la sola eVTOL-operaciisto en la mondo, kiu akiris la tri ĉefajn atestilojn de la Civila Aviada Administracio de Ĉinio (CAAC), kaj ekde marto 2025 ĝi estas rajtigita funkciigi komercajn flugojn kun pasaĝeroj per eVTOL-oj en aprobitaj areoj, inaŭgurante la epokon de komercaj pasaĝerflugoj per senpilotaj aviadiloj.


La aviadilo EH216-S, funkciigata de Hefei Hey Airlines, ne estis elektita hazarde: ĝi estas la ĉefa produkto de EHang kaj la unua senpilota eVTOL por pasaĝertransporto en la mondo akirinta la atestilojn de tipo, produktado kaj norma aernavigado de CAAC. EHang ankaŭ produktas senpilotajn aviadilojn por kargotransporto kaj fajrobrigado.


La rapida progreso de la malaltaltituda ekonomio en Ĉinio eblas danke al partnerecoj inter la publika kaj privata sektoroj. Specife en la kazo de Hefei, la partnereco subskribita en 2023 inter EHang kaj la urba registaro, kiu transformis Hefei en modelan centron pri malaltaltituda ekonomio kaj kondukis EHang establi sian regionan sidejon por orienta Ĉinio en la urbo.


Teknikistoj inspektas la flugmaŝinon antaŭ kaj post ĉiu flugo.


En ĉi tiu partnereco, la entrepreno provizas teknologion, aviadilojn, teknikan helpon kaj sciojn por la certigo kaj sekura operaciumado de la aviadiloj. Siavice, la registaro liveras favoran reguligan medion, politikan subtenon kaj la fizikan infrastrukturon por la operacioj sub Hefei Hey Airlines.


Laŭ EHang, ĉiu eVTOL, kapabla transporti du pasaĝerojn, kun maksimuma ŝarĝo de 200 kg, kostas proksimume 2 milionojn da juanoj, dum helikoptero kostas 20-foje tiun valoron. Kiam la komercaj operacioj de eVTOL-oj populariĝos, la kosto de mallongdistancaj aervojaĝoj signife malaltiĝos, revoluciante urban veturadon.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio