| Havu mojosan sperton en aŭtokurejo de BYD! |
| 2026-06-29 |
La aŭtomobila testejo de BYD en Hefei donas al homoj la ŝancon sperti la plej novan teknologion de novenergiaj aŭtoj. Konstruita kontraŭ 5 miliardoj da juanoj, ĝi estas la tutmonde unua profesia ĉiuterena aŭtodromo speciale konstruita por novenergiaj aŭtoj.
Profesia ŝoforo de BYD rapide stiras elektran aŭton inter pluraj obstakloj. La koro de la testejo estas 2 036-metra longa ĉefa trako, kiu inkluzivas rektan sekcion de 515 metroj kaj 14 defiajn kurbojn. Ĉi tie vizitantoj povas plene sperti la fortan akcelon kaj precizan stiradon de veturiloj kiel la sportaŭto Yangwang U9.
Profesia ŝoforo de BYD altrapide stiras sur la ĉeftrako. La testejo ankaŭ provizas aliajn interesajn kaj amuzajn spertojn, kiel glitado kaj kurado inter obstakloj per aŭto ŝoforata de profesia ŝoforo. Alia ŝatata sperto estas la ekster-voja aventuro sur pli ol 20 profesiaj ekster-vojaj defioj, inkluzive de ekstremaj deklivoj ĝis 42 gradoj, per kiu ŝoforoj povas provi la fortikecon de kamionetoj fabrikataj de BYD.
Spertado de ekstervojaj defioj La amfibia veturado estas alia neforgesebla sperto: pasaĝeroj povas sperti la unikan "kriz-flosadan" funkcion de la aŭto Yangwang U8, kiu danke al ĝia akvorezista dezajno kaj "Easy Square" teknologio kapablas flosi sur akvo. Por viziti la aŭtodromon kaj sperti la lokajn amuzajn aktivaĵojn, necesas rete mendi pakaĵon de aktivaĵoj. Por komencanto kaj sperta ŝoforo, pakaĵoj kiel "Baza Enirnivelo" kaj "Altnivela Sperto" ebligas al homoj elekti sian propran aventuron. Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|