| Ĉina ĉefministro faris paroladon en inaŭguro de Somera Davos-Forumo |
| 2026-06-25 |
Ĉina ĉefministro Li Qiang faris paroladon en inaŭguro de la 17-a Somera Davos-Forumo en la 24-a de junio. Li diris, ke la ĉina ekonomio montris stabilecon, novigon, vivecon kaj integriĝon kun la resto de la mondo dum la komenco de la periodo de la 15-a Kvinjara Plano (2026-2030). Li diris, ke la ĉina ekonomio konservis "fortan elastecon kaj pozitivan tendencon" en komenco de la periodo de la nova kvinjara plano, aldonante, ke ĝia stabileco liveris urĝe bezonatan certecon kaj servis kiel grava "sekura haveno" en la mondo kun pliiĝanta necerteco. Li Qiang diris, ke por integriĝi kun la monda ekonomio, Ĉinio kontinue sin dediĉos al plivastigo de pordmalfermo. (el ĈRI) Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|