Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Robotoj revolucias en komerco kaj servoj en Ĉinio
2026-06-24

Dum la pandemio de KOVIM-19, la bezono redukti fizikan kontakton inter homoj por eviti riskojn de infektiĝo akcelis la robotan industrion, kaj robotoj fariĝis oftaj en hoteloj, fervojaj stacioj, flughavenoj, hospitaloj, kunvenejoj kaj aliaj lokoj, plenumante taskojn kiel transportado de objektoj, seninfektigo, monitorado kaj disvastigo de informoj.


La pandemio pasis, sed la evoluo de robotiko en Ĉinio daŭris: eksterlandaj turistoj nun miras vidante la robotojn, kiuj iras tra la koridoroj de hoteloj portante mendojn al la ĉambroj de la gastoj, kaj ili eĉ pli miras pri tio, ke la robotoj kapablas voki la lifton kaj informi la celatan etaĝon per bludenta teknologio.


En la Novjara Gala Vespero de CCTV, unu el la plej gravaj eventoj de ĉina televido, danco prezentita de robot-dancistoj altiris atenton en 2025, dum kungfu-prezentaĵo fare de robotoj, kiuj aperis en ĉi-jara programo, montrante la okulfrapan evoluon de tiu teknologio.


Pli lastatempe, en diversaj ĉinaj urboj aperis kioskoj por vendado de manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, en kiuj roboto anstataŭas homon kiel vendisto. En Pekino, kie mi loĝas, mi jam vidis kelkajn. La roboto salutas tiujn, kiuj alproksimiĝas, kaj transdonas al la klientoj la aĵojn, kiujn ili aĉetis.


Por aĉeti, la kliento povas elekti la objektojn sur tuŝ-ekrano instalita en la kiosko, aŭ, se li scias la ĉinan lingvon, simple paroli. Sekve la pago estas farata per skanado de dudimensia kodo kaj la roboto tuj donas la aĉetitan varon al la kliento. La produktoj kutime estas pakitaj manĝaĵoj, boteligitaj trinkaĵoj kaj kafo freŝe preparita surloke fare de maŝino aŭ de kafofarista roboto.


Cetere, tiuj robotoj, kiuj preparas kafon, tute ne estas novaj en Ĉinio; antaŭ multaj jaroj mi miris, kiam mi unuafoje vidis roboton prepari kafon, sed nun tiuj robotoj jam estas parto de la ĉiutaga vivo, troviĝantaj en multaj kafejoj tra la lando.



Sed robot-vendistoj estas ja novaĵo. Kaj por pli bone kompreni, kio okazas, mi venis al Hefei, grava teknologia centro en la provinco Anhui, por viziti Hefei Zerith Robotics Co. Ltd., unu el la ĉefaj entreprenoj en tiu sektoro.


Naskita en la laboratorio de inteligentaj robotoj de la Universitato Tsinghua, Zerith estas gvidata de juna kaj talenta teamo, plejparte konsistanta el junuloj de la generacio Z (naskitaj post la jaro 2000). En iom pli ol unu jaro, la entrepreno sukcesis kolekti investojn je pli ol 100 milionoj da juanoj, firmigante sin kiel unu el la plej promesplenaj robotikaj entreprenoj en la lando.



Fondita kun la celo evolui saĝajn robotojn, kapablajn interagi kun la mondo por plenumi ĉiutagajn taskojn, aŭtomatigi servojn kaj helpi homojn en diversaj agadoj, Zerith havas produktan linion, kiu donas al ni spurojn pri tio, kio baldaŭ venos en la ĉina robota merkato.


Zerith-H1, robot-vendisto, estas ĝuste tiu, kiun ni vidas en la kioskoj, servanta la klientojn. Ĝi kapablas funkciigi vendejon 24 horojn tage, 7 tagojn semajne, sen homa interveno, plenumante la tutan procezon de prenado kaj transdonado de produktoj al klientoj, kaj jam funkcias komerce en grandaj ĉinaj urboj kiel Pekino, Ŝanhajo kaj Shenzhen.



En la eksponejo de la firmao, tiu sama roboto videblas plenumante aliajn agadojn, kiel purigado kaj organizado de publikaj spacoj, edukaj kaj distraj aktivaĵoj, kaj preparado de manĝaĵoj kaj trinkaĵoj.


Ekzistas ankaŭ Zerith-Z1, ĝeneralcela humanoida roboto, kun kruroj kaj brakoj, desegnita por pli vasta gamo da taskoj. Ekipita per altnivela teknologio kaj artefarita intelekto, ĝi povas marŝi sur neregulaj terenoj, kiel ŝtuparoj kaj rampoj, kaj plenumi kompleksajn movojn, kun serio da estontaj aplikoj antaŭviditaj en kampoj kiel edukado, distro, hotelo kaj eĉ loĝejo.


En la laboratorioj de la firmao, eblas koni multe da tio, kio estas nun evoluigata. Ekzemple, estas robotoj kapablaj faldi kaj pendigi vestaĵojn, kaj ankaŭ robotoj, kiuj povas esti funkciigataj dedistance fare de homo per ekipaĵo de virtuala realo.



Ĉi tiuj novaj teknologioj promesas ne nur igi la ĉiutagan vivon de homoj pli oportuna, sed ankaŭ redukti la bezonon uzi homajn laboristojn por fari danĝerajn taskojn, kaj plialtigi la normigon de manĝaĵoj kaj trinkaĵoj.


En Ĉinio, tiu estonteco, kiun ni alkutimiĝis vidi en scienc-fikciaj filmoj, en kiu robotoj kaj homoj kunvivas flank-ĉe-flanke, jam ne estas tiom malproksima.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio