Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kio okazis al la Akvokubo de Pekino post la Olimpikoj?
2026-06-23

Nuntempe oftas plendoj kontraŭ grandaj sportaj eventoj, kiel la Futbala Mondpokalo de FIFA kaj la Someraj kaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj. La kritikantoj asertas, ke tiuj eventoj fariĝis tro multekostaj kaj postlasas nenion pozitivan al la popolo de la lando, kiu gastigis ilin.


La naĝejo konstruita por la Olimpikoj de 2008 daŭre allogas turistojn.


Efektive, estas facile trovi ekzemplojn tra la mondo de grandiozaj kaj altkostaj konstruaĵoj starigitaj por tiaj eventoj, kiuj nuntempe estas forlasitaj aŭ apenaŭ uzataj. En la plimulto de la kazoj, la bontenada kosto fine estas pli alta ol la enspezo.


Sed ekzistas escepto: Ĉinio. La lando, kiu gastigis kaj somerajn kaj vintrajn Olimpikojn kaj Paralimpikojn, respektive en 2008 kaj 2022, sukcesas ne nur monprofiti el la konstruaĵoj starigitaj por la ludoj, sed ankaŭ utiligi ilin por profito de la popolo.


La Akvokubo, unu el la ikonecaj konstruaĵoj de la someraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj en Pekino en 2008, estas bonega ekzemplo: post la ludoj, la loko ne nur fariĝis loko, kiu konservas parton de la historio de la ludoj kaj allogas turistojn, sed ankaŭ ekservis la komunumon.


Dum la Olimpikoj de 2008: la loko disponigis 17 000 sidlokojn ĉirkaŭ la naĝejoj konstruitaj por la konkursoj pri akvaj sportoj, inkluzive de 4 000 konstantaj sidlokoj, 2 000 porteblaj sidlokoj kaj 11 000 portempaj sidlokoj instalitaj specife por la ludoj.


Post la Olimpikoj, la loko estis rearanĝita. Kun malpli da sidlokoj, la bontenada kosto de la akvosportejo signife malpliiĝis kaj la interna spaco estis rearanĝita, donante lokon al vendejoj kaj distrejoj, kiuj altiras vizitantojn kaj alportas monprofiton. Nuntempe restas 4 000 konstantaj sidlokoj, dum aliaj 2 000 povas esti rapide reinstalitaj laŭbezone. Okaze de grandaj eventoj, sufiĉas reformo por plu pligrandigi la kapaciton de la loko per provizoraj sidlokoj.


La naĝejo, kie Cesar Cielo gajnis la unuan olimpikan ormedalon de Brazilo en naĝado, en la vira 50-metra liberstila konkurso, kaj starigis olimpian rekordon, fariĝis turisma allogaĵo kun spektaklo de plurmediaj projekcioj. La ceteraj naĝejoj, uzitaj por trejnado kaj varmigo de la sportisoj, estis malfermitaj al la publiko.


La loko ankaŭ gastigas akvoludejon kun akvoglitejoj kaj ondona naĝejo, teatrejon, salonon por eventoj, inter aliaj strukturoj dekomence planitaj por igi profitodona la bontenon de la spaco. Ankaŭ estis farita rimarkinda laboro pri markevoluo por transformi la Akvan Kubon al profitodona marko, kun linio de oficialaj produktoj vendataj en memoraĵvendejoj por turistoj.


Novaj Olimpikoj, novaj defioj


Kiam Pekino estis elektita por gastigi la Vintrajn Olimpikojn kaj Paralimpikojn de 2022, fariĝante la unua urbo en la mondo, kiu gastigis kaj somerajn kaj vintrajn olimpikojn, la Akvokubo fariĝis la Glacia Kubo, sidejo de la konkursoj de glitŝtonludo (angle: curling).


Glitŝtonludo estas praktikata en la Glacikubo eĉ dum somero.


La historia olimpika naĝejo estis konservita sur sia loko, kaj super ĝi estis konstruita renversebla strukturo konsistanta el pli ol 2 500 ŝtalaj traboj kaj pli ol 1 500 malpezaj antaŭfabrikitaj betonaj paneloj, kio postulis altan nivelon de precizeco, ĉar la deformiĝo de la tuta strukturo ne povus superi unu milimetron sub premo de 150 kilogramoj po kvadrata metro.


Tiu rimarkinda inĝenieria atingo igis la Akvokubon la unua strukturo en la mondo kapabla gastigi kaj konkursojn de glitŝtonludo kaj tiujn pri akvaj sportoj. Sed ankoraŭ ekzistis alia problemo: la bezono de loko por ke la sportistoj de glitŝtonludo preparu sin antaŭ la konkurso. La solvo, por ne ruinigi la aspekton de la konstruaĵo, estis konstrui subteran spacon sub la suda placo.


En tiu nova instalaĵo, vizitantoj nuntempe povas lerni skiadon kaj glitŝtonludadon, sub gvido de instruistoj flue parolantaj la ĉinan kaj la anglan. Tiel la loko sukcesis konservi la heredaĵon de la vintraj Olimpikoj kaj ankoraŭ pliigi sian enspezon.


La ekzemplo de la Akvokubo montras al ni, ke grandaj sportaj turniroj ja povas esti finance daŭripovaj kaj lasi pozitivan heredaĵon por la loĝantaro. La ŝlosilo por la sukceso kuŝas en la planadokapablo de la ĉina ŝtato, kiu per ampleksa kaj longtempa perspektivo sukcesas kunligi malsamajn projektojn kaj strategiojn kaj pensi preter sporta evento.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio