| Ĉinio publikigis blankan libron pri tutmonda administrado |
| 2026-06-18 |
La 17-an de junio la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la blankan libron titolitan "Pli Justa kaj Egaleca Tutmonda Administrado: Principoj, Proponoj kaj Agoj de Ĉinio".
La blanka libro estis publikigita por prezenti la principojn, proponojn kaj agojn de Ĉinio pri tutmonda administrado, plliigi komunan komprenon de la internacia komunumo, certigi pli efikajn respondojn al tutmondaj defioj, kaj konstrui pli justan kaj egalecan sistemon de tutmonda administrado. La blanka libro diris, ke tutmonda administrado estas komuna klopodo, kiu rilatas al la bono de la tuta homaro, kaj konstrui justan kaj egalecan sistemon estas komuna perspektivo longe sekvata de popoloj tra la tuta mondo. (el ĈRI) Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|