| Inaŭgurita Lujiazui-forumo 2026 |
| 2026-06-18 |
La 17-an de junio estis inaŭgurita Lujiazui-forumo 2026 en Ŝanhajo, Ĉinio. He Lifeng, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉina vicĉefministro, ĉeestis la inaŭguron kaj faris paroladon. Pan Gongsheng, estro de la Centra Banko de Ĉinio, ĉeestis la eventon.
He Lifeng diris, ke Ĉinio firme persistas en la financa vojo kun ĉinaj trajtoj, plenamplekse efektivigas la celojn difinitajn en la 15-a Kvinjara Plano, servas al altkvalita ekonomia disvolvado, kaj aldonas stabilan forton en la mondan ekonomion. Kaj Ĉinio daŭre pliigas pordmalfermon en la financa sfero kaj bonvenigas financajn instituciojn el ĉiuj landoj profunde plugi en la ĉina merkato kaj dividi disvolvajn ŝancojn de Ĉinio. He emfazis, ke Ĉinio seninterrompe perfektigas financan leĝordigon kaj rezolute defendas la financan sekurecon, kaj Ĉinio volas, kune kun ĉiuj flankoj, plifortigi kunlaboron en la monda financa administrado kaj reagi al riskoj kaj defioj. (el ĈRI) Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|