| Publikigitaj elektitaj verkoj de Xi Jinping pri diplomatio |
| 2026-06-12 |
La unua kaj dua volumoj de Elektitaj Verkoj de Xi Jinping, ĉina prezidanto kaj ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), pri diplomatio estis publikigitaj kaj aĉeteblaj en Ĉinio kaj eksterlande. La du volumoj inkludas 134 artikolojn el la plej gravaj kaj fundamentaj verkoj de Xi Jinping pri diplomatio de januaro 2013 ĝis novembro 2025, prezentitaj en formoj kiel paroladoj kaj raportoj. La publikigo de la verkoj estas grava por rezolute protekti la suverenecon, sekurecon kaj evoluajn interesojn de Ĉinio, formi novan kadron por la rilatoj de Ĉinio kun aliaj landoj, disvastigi la internacian influon, altiron kaj formiĝpovon de la lando al nova nivelo, kaj malfermi novajn vojojn en la diplomatio de granda lando kun ĉinaj trajtoj. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|