| "La Brazilo de Portinari" en la Nacia Muzeo de Ĉinio |
| 2026-06-12 |
Matene de la 9-a de junio, la ekspozicio "La Brazilo de Portinari" estis inaŭgurita en la Nacia Muzeo de Ĉinio en Pekino per ceremonio, kiun ĉeestis fakuloj pri arto kaj aŭtoritatoj el Brazilo kaj Ĉinio. Kvankam Cândido Portinari estas unu el la plej reprezentaj brazilaj artistoj, tutmonde konata kaj respektata, ĉi tiu estas la unua fojo, ke la ĉina publiko havas la ŝancon viziti ekspozicion de verkoj liaj, kio faras de tiu ĉi ekspozicio unu el la plej gravaj eventoj de kultura diplomatio iam okazintaj inter la du landoj.
Vizitanto estas altirata de afiŝo pri la ekspozicio dum vizito al Nacia Muzeo de Ĉinio. De Brodowski al la mondo Filo de italaj enmigrintoj venintaj al Brazilo por labori en la kafobieno, Cândido Portinari naskiĝis en Brodowski, landinterno de San-Paŭlio en 1903. Lia infanaĝo en tiu urbo profunde markis lian vivon kaj verkaron. "Estis ĝuste eksterlande, sub la lumo de Parizo en la 1920-aj jaroj, ke li komprenis, ke li devas turni siajn okulojn al sia eta Brodowski por fine povi vidi la mondon," asertis João Cândido Portinari, filo de la artisto, en sia parolo dum la malfermo de la ekspozicio en Pekino. Kreskinte meze de la ruĝa tero — itale terra rossa, miskomprenita de brazilanoj kiel terra roxa (viola tero) — destinita al plantado de kafo, Portinari frue konis ne nur la ekspluatadon de laboristoj kaj socian malegalecon, sed ankaŭ la feliĉon alportitan de la pajacoj de migrantaj cirkoj kaj de simplaj ludaĵoj, kiel flugigi kajtojn kaj ludi futbalon. Tiu feliĉo ĉeestas en la inaŭgura sekcio de ĉi tiu ekspozicio, kun verkoj, kiuj prezentas lian familion kaj rememorojn de infaneco por riveli universalan poezion, kiu karakterizas la verkaron de la artisto.
Plurmediaj rimedoj aldonas movojn kaj sonon al figuroj kaj scenoj pentritaj de Portinari por familiarigi ĉinan publikon kun la kunteksto de liaj verkoj. Mi, naskiĝinta en la sama regiono, kie naskiĝis Portinari, vidis mian propran infanaĝon prezentitan en tiuj bildoj de infanoj ludantaj sur baskulo, flugigantaj kajtojn kaj ludantaj futbalon sur improvizitaj kampoj, kaj de la cirkaj artistoj, kiuj ĝojigis nin, kiam ili alvenis al la urbo. Poste estis la vico de mia amiko José Medeiros, profesoro ĉe la Universitato pri Internaciaj Studoj de Zhejiang en Hangzhou, konfidi al mi, ke lia infanaĝo en la nordorientbrazila subŝtato Norda Riogrando estis simila, kun la samaj ĝojoj kaj ludoj, kvankam geografie tiel malproksime. Brazilo, eĉ kun tiel vasta teritorio, sukcesis atingi surprize komunan kulturan bazon, en kiu la pilko kaj la kajto estas elementoj de la fruaj jaroj de ĉiu infano, ĉi-lasta estante ĉina inventaĵo, kiu populariĝis en Brazilo dum kolonia epoko. "La granda ĉina majstro Lu Xun iam skribis: 'Nur tio, kio estas profunde karakteriza de iu lando, povas vere aparteni al la mondo.' Estas en tiu spirito, ke ni alportas hodiaŭ al Pekino la potencan epopeon de Cândido Portinari, kiu tradukas en kolorojn kaj formojn la animon mem de la brazila popolo," konkludis João Cândido. La familio, la kajto, la pajaco kaj la futbalo kreis malsamajn memorojn en ĉiu el ni, sed kune ili formas teksaĵon, kiu transformas ilin en poezion, permesante, ke la homa sperto estu rakontita per arto. Ruĝ' kaj blu' El eta Brodowski, Portinari gajnis la mondon. La artisto, kiu komencis portretante sian familion kaj sian naskiĝurbon, finis portretante ankaŭ la animon de Brazilo, kaj eĉ de la mondo, per rigardo al la ordinaraj homoj kaj malkovro de iliaj suferoj kaj ĝojoj. "Portinari estis kronikisto de la doloroj kaj espero de nia popolo. Li transformis mizeron en denuncon, sed konservante la dignon de siaj roluloj," deklaris Márcio Tavares, plenuma sekretario de la Ministerio pri Kulturo de Brazilo, en sia parolado. Denuncante socian malegalecon, ekspluatadon de laboristoj, la batalon por vivo kaj la morton de infanoj, viktimoj de sekeco kaj malsato, Portinari ne nur krude prezentas al ni homan suferon, sed ankaŭ celebras la forton, rezistemon kaj dignon de sia popolo.
Ĉinaj vizitantoj rigardas la pentraĵon Kafo, unu el la plej famaj verkoj de Portinari. La fortikaj korpoj emfazas la forton kaj la suferadon de laboristoj kaj kritikas ilian ekspluatadon. "Multaj demandas, kiel pentristo naskita inter la kafoplantejoj de la ruĝa tero de la brazila landinterno povis atingi tiel universalan lingvaĵon. La respondo kuŝas en fundamenta vero: Portinari ne pentris nur figurojn; li pentris la esencon mem de la homa kondiĉo," aldonas João Cândido. "En liaj verkoj, la ruĝa tero estas la fonkoloro, kaj la laboristoj estas la spino: en liaj penikstrekoj kondensiĝas la spirado de la brazila tero kaj la destino de ĝia popolo," rimarkis Luo Wenli, direktoro de la Nacia Muzeo de Ĉinio. João Cândido klarigis, ke la verko La Forpelitoj, prezentante suferon kaj mizeron, montras bluan azenon en la fono. Kiam oni demandis lin, kial tie estas blua azeno, Portinari respondis: "Ĉar poezio devas ekzisti." Membro de la Brazila Komunista Partio kaj aktivulo por socia justeco, Portinari vidis sian arton kiel ilon por transformado, kiu devas ne nur montri la problemojn, sed ankaŭ antaŭenigi la esperon, ke ni kapablas solvi ilin. Plie, Portinari estis granda humanisto, engaĝita en la misio antaŭenigi pacon kaj solidarecon inter la popoloj de la mondo: "La absoluta engaĝiĝo de mia patro al la homaro kulminis per la monumenta duopo Milito kaj Paco ĉe la Unuiĝintaj Nacioj, etika manifesto kaj pledo por harmonio inter la popoloj," diris João Cândido. Milito kaj paco "La monumentaj murpentraĵoj Milito kaj Paco, kreitaj por la sidejo de Unuiĝintaj Nacioj, delonge transiris naciajn limojn, fariĝinte unu el la plej profundaj kaj sinceraj aspiroj de la homaro por paco," asertis Luo Wenli en sia parolado. Konsistanta el du grandaj paneloj, ĉiu proksimume 14 metrojn alta kaj 10 metrojn larĝa, Milito kaj Paco estis pentrita inter 1952 kaj 1955. En tiu sama epoko, la brazila verkisto Jorge Amado, ankaŭ komunisto, faris sian unuan vojaĝon al Ĉinio. Engaĝita al denuncado de sociaj mizeroj kaj al la lukto de laboristoj por digna vivo, Jorge Amado fariĝis konata en la lando kaj ankoraŭ estas la brazila verkisto kun la plej granda nombro da verkoj publikigitaj en la ĉina lingvo. Kiel do klarigi la kontraston inter la populareco de Jorge Amado kaj la nekonateco de la ĉina publiko pri Portinari? La respondo kuŝas en milito kaj paco — ne la monumentaj paneloj ĉe UN ĉefsidejo en Novjorko, sed tiuj en reala vivo. En la 1950-aj jaroj, la mondo estis en Malvarma Milito kaj Ĉinio estis sub internaciaj sankciumoj. En tiu kunteksto, estis multe pli facile traduki kaj publikigi libron ol alporti artaĵekspozicion. Krome, la engaĝita literaturo de Jorge Amado estis utila por konsolidi la ĵus-instalitan socialismon en epoko de granda internacia tensio. Portinari, siavice, devis atendi la finon de la Malvarma Milito por esti prezentita al la ĉina publiko: la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj kaj la integriĝo de Ĉinio en mondan komercon ebligis la loĝistikon necesan por brazila arta ekspozicio en Pekino. Tamen, ekzistas historia maljusteco riparinda. Portinari perdis la fidon de ambaŭ flankoj de la Malvarma Milito: pro tio, ke li estis komunisto, li estis malpermesita ĉeesti la inaŭguron de Milito kaj Paco ĉe la sidejo de UN en Novjorko kaj neniam vidis sian majstroverkon instalitan en sia definitiva loko. Samtempe, en socialismaj rondoj leviĝis suspektemo pri lia sincereco rilate al socialismo pro tio, ke lia plej granda verko estis instalita en Usono. La estonteco, kiun Portinari revis por Brazilo Portinari mortis en 1962, pro veneniĝo per pezaj metaloj el la farboj preparitaj de li mem por pentrado, sed lia verkaro restas aktuala, pruvante, ke homa civilizacio malmulte progresis rilate al homa evoluo.
Malkovro de la Lando: Portinari pentris plenkreskajn indiĝenojn mirigitajn pri la alveno de portugalaj karaveloj, dum infano rifuzas vidi ilin. Ĉinio estas la sola escepto: ĝi sukcesis malaperigi malriĉecon, kio signifas, ke la lando sukcese plenumis la taskon certigi al ĉiu el siaj civitanoj manĝaĵon, vestaĵon kaj loĝejon, krom aliron al deviga edukado kaj baza kuracado. "La evoluo de Ĉinio estas tio, kion mia patro revis por Brazilo," asertas João Cândido dum komento pri la evoluo de la lando en la lastaj jardekoj. La socia realeco montrata sur la kanvasoj de Portinari tre similas al Ĉinio antaŭ longa tempo, kiel tiu priskribita de Edgar Snow en sia libro Ruĝa Stelo Super Ĉinio, kiu detale prezentas la malriĉecon de la vasta plimulto de ĉinoj en la 1930-aj jaroj. De tiam, la lando havis rimarkindan socian progreson. Portinari alvenis al Ĉinio alportante bildojn de malegaleco al lando, kiu nun celas redukti malegalecojn inter siaj regionoj kaj inter urboj kaj kamparo. En tiu ĉi kunteksto, la kanvasoj de la brazila pentristo povas alporti inspiron por la kampara revigligo kaj komuna prospero de ĉiuj ĉinoj. La 56 eksponataj verkoj ankaŭ spegulas la komunan deziron pri frateco kaj paco, kiu ligas la popolojn de Brazilo kaj Ĉinio kaj instigas ilin festi la Ĉin-Brazilan Kulturan Jaron 2026. Plie, ili ankaŭ spegulas la komunan sonĝon de ĉiuj popoloj havi pacan kaj dignan vivon. Verkis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|