| Studfakoj "Top 20" en 2026: Homrimeda mapo por la du centjaraj celoj de Ĉinio |
| 2026-06-08 |
13.42 milionoj — tiom da kandidatoj partoprenas la nacian universitatan enirekzamenon en Ĉinio de la 7a ĝis la 9a de junio 2026. Tiu nombro estas pli granda ol la loĝantaro de multaj eŭropaj landoj. Sed la plej interesa afero ne estas la grandeco de la ekzameno, sed la studfakoj elektataj de ĉi tiu generacio. Se oni volas scii, kiel aspektos la lando post dudek jaroj, oni povas observi kiajn homojn ĝi edukas hodiaŭ.
Fonto: Rangtabelo de Yidu Se oni grupigas la plej popularajn dudek universitatajn studfakojn de 2026, oni povas vidi kvar ĉefajn kolonojn: La cifereca ekonomio (AI, artefarita intelekto; komputiko kaj elektroniko), novaj energioj (elektrotekniko, energio kaj nuklea teknologio), progresinta fabrikado (maŝinkonstruado, aŭtomobila kaj aviada inĝenierado) kaj biomedicino (medicino, farmacio kaj laboratori-teknologio). Ĝuste ĉi tiuj kampoj estas konsiderataj la fundamento de la tiel nomataj "novkvalitaj produktivaj fortoj", kiujn Ĉinio aktive antaŭenigas. Dume, studfakoj, kiuj iam estis simboloj de rapida ekonomia kresko, kiel financo, nemoveblaĵoj aŭ komerca administrado, preskaŭ malaperis el la listo. En la kunteksto de ekonomia transformiĝo kaj naciaj strategiaj celoj, la "Top 20" de 2026 ne estas nur ordinara rangolisto de universitataj fakoj. Ĝi povas esti rigardata kiel homrimeda mapo por la sekva etapo de la landa evoluo. Ĉu simpla rangolisto aŭ signo de ekonomia transformiĝo? Kutime la plej popularaj studfakoj reflektas la bezonojn de la labormerkato. Laŭ la Raporto pri Moviĝeblo de Talentulo pri AI 2025 en julio pasintjare, la nombro de novaj laborpostenoj rilataj al AI estis pli ol dekoble pli alta ol unu jaron antaŭe, dum la nombro de kandidatiĝo kreskis dekunuoble. La averaĝa monata salajro por novaj AI-postenoj inter januaro kaj julio 2025 atingis 61 475 juanojn, kreskante je 4.33% kompare kun 2024. Ĉu tio estas la ĉefa kialo, kial studentoj elektas studfakojn rilatajn al AI aŭ duonkonduktantoj? En la kazo de Ĉinio, la mekanismo, per kiu politikoj influas la elekton de studfakoj, funkcias per almenaŭ tri klaraj kanaloj, pli evidente ol en multaj aliaj ekonomioj. Unue, la ŝtato rekte reguligas la nombron de studlokoj. Ekde 2019, la Ministerio pri Edukado oficiale agnoskis AI kiel apartan universitatan studfakon. La kvotoj por AI, duonkondukantoj kaj novaj energioj rapide kreskis, kaj ĉefaj universitatoj kiel Tsinghua-Universitato kaj Pekina Universitato konstante vastigis sian trejnan kapaciton. Due, industria politiko kreas realan laborpostulon. Programoj kiel Ĉina Fabrikado, ŝtataj investoj en la provizoĉeno de elektraj veturiloj, kaj la vastigo de inteligentaj elektraj retoj rekte pliigis la nombron de laborpostenoj en rilataj sektoroj. Trie, stipendioj kaj subvencioj pri studkostoj estas speciale destinitaj al strategiaj studfakoj. Tio reduktas financajn barojn kaj plifortigas la allogecon de tiuj kampoj por studentoj. Kiam elektrotekniko okupas la unuan lokon, AI eniras la kvin plej popularajn fakojn, kaj samtempe energio, duonkonduktantoj, aviado kaj biomedicino aperas inter la gvidantoj, estas malfacile konsideri tion nura hazardo. Same ne estas hazarda la malapero de financo kaj nemoveblaĵoj. Politikoj, por limigi financan levil-forton kaj por restrukturi la nemoveblaĵan sektoron, sendis klaran signalon: Sektoroj, kiuj kreas realan valoron per teknologio kaj produktado, ricevas pli altan prioritaton ol financaj perantoj. Krome, la samtempa ĉeesto de dentokuracado, klinika medicino, farmacio kaj laboratoriaj teknologioj montras, ke Ĉinio ne nur preparas por teknologia konkurenco, sed ankaŭ por longdaŭraj defioj kiel maljuniĝo de la loĝantaro kaj kreskantaj bezonoj pri sanservo. AI kaj elektrotekniko: La cerbo kaj la cirkulada sistemo de la estonta ekonomio Inter ĉiuj studfakoj en la rangolisto, AI probable havas la plej simbolan signifon. Estas la unua fojo, kiam ĉi tiu fako atingas inter la kvin plej popularaj lokoj en la tuta lando. Dum la Monda Konferenco pri Cifereca Edukado 2026, la ĉina ministro pri edukado Huai Jinpeng deklaris, ke AI kondukas la homaron al "momento de teknologia trarompo", kiam la limoj inter ekonomio, teknologio kaj socio fariĝas ĉiam malpli klaraj. La studentoj, kiuj eniras AI-programojn en 2026, fariĝos grava teknika forto dum la 2040-aj jaroj. Se la interreto formis la mondon komence de la 21-a jarcento, AI verŝajne estos unu el la ĉefaj teknologioj, kiuj influos la mondon meze de la jarcento. Tamen, eĉ pli interesa ol AI estas la studfako en la unua loko: Elektrotekniko kaj aŭtomatigo. La logiko estas simpla: Elektraj aŭtoj bezonas elektron; AI-datumcentroj bezonas elektron; industriaj robotoj kaj inteligentaj fabrikoj bezonas elektron... preskaŭ ĉiuj modernaj teknologioj dependas de kreskanta energi-provizo. Se AI estas la cerbo de la estonta ekonomio, elektrotekniko estas ĝia cirkulada sistemo. La ĉeesto de ambaŭ fakoj inter la plej popularaj montras klaran komprenon: Cifereca transformado ne povas ekzisti sen forta energia fundamento. Tial, la studfakaj elektoj de 2026 ne nur montras tion, kion junuloj volas studi hodiaŭ, ili ankaŭ montras la direkton, laŭ kiu Ĉinio preparas sian homan kapitalon por la ekonomio de la venontaj jardekoj. Generacio preparata por la jaro 2049 La vojo de Ĉinio de la "fabriko de la mondo" al ekonomio bazita sur novigado ne okazis spontanee. En ĉiu etapo aperis nova generacio de fakuloj, preparita jam jardekon antaŭe. Antaŭ dudek jaroj, mekanikaj inĝenieroj helpis konstrui la plej grandan produktadan bazon en la mondo. Antaŭ dek jaroj, specialistoj pri informaj teknologioj kontribuis al la kresko de ciferecaj entreprenoj kiel Huawei, Tencent kaj ByteDance. Hodiaŭ AI, novaj energioj, duonkonduktantoj kaj kosmo-aviada teknologio fariĝis prioritataj kampoj. Tio reflektas la transiron de modelo bazita sur laborforto kaj kapitalo al modelo bazita sur scio, teknologio kaj novigado. Estas unu detalo, kiun malmultaj rimarkas, sed kiu meritas atenton. La plej multaj studentoj enirantaj universitaton en 2026 naskiĝis ĉirkaŭ la jaroj 2007-2008. Kiam Ĉinio atingos la jaron 2035 — la celitan momenton por esence kompletigi socialisman modernigon — ili havos ĉirkaŭ 27 aŭ 28 jarojn kaj estos ĉe la komenco de sia plej dinamika profesia periodo. En 2049, okaze de la centjara jubileo de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, ili havos ĉirkaŭ 41 aŭ 42 jarojn. Tio estas la aĝo, kiam multaj inĝenieroj, sciencistoj kaj administrantoj atingas la pinton de sia profesia kariero. Alivorte, la generacio, kiu elektas studfakojn hodiaŭ, estos la generacio, kiu rekte partoprenos en la realigo de la longtempaj evoluaj celoj de la lando. La ĉina modelo en la tutmonda kunteksto En multaj evoluintaj ekonomioj, juro, financo kaj administrado ofte troviĝas inter la plej popularaj universitataj fakoj. En Usono, komerco kaj komputiko restas inter la plej elektataj studkampoj, dum tradicia fabrikada inĝenierado malpligrandiĝis dum la lastaj jardekoj. Tial la usona registaro provas stimuli reindustriigon per iniciatoj kiel la leĝo pri duonkondukantoj kaj scienco. En Germanio, la duobla profesia edukmodelo restas grava fundamento de la ekonomio, sed la proporcio de universitataj studentoj elektantaj inĝenierajn fakojn iom post iom malpliiĝas. La Korea Respubliko konservas altan proporcion de STEM-studentoj danke al la influo de grandaj industriaj grupoj, sed ĝia absoluta skalo ne povas esti komparata kun tiu de Ĉinio. Male, la plej popularaj studfakoj en Ĉinio en 2026 estas dominataj de inĝenierado, teknologio, energio kaj progresinta fabrikado. Tio estas konscia evolua strategio. Anstataŭ moviĝi al ekonomio ĉefe bazita sur servoj, Ĉinio daŭre konsideras produktadkapablon kaj regadon de kernaj teknologioj kiel fundamenton de longtempa kresko. En 2025 Ĉinio investis 569 miliardojn da usonaj dolaroj en esplorado kaj evoluigo (R&D), kio egalas al 2.8% de landa MEP. La lando gvidas la mondon laŭ la nombro de validaj patentoj pri AI kaj planas konservi ĉiujaran kreskon de R&D-investoj je almenaŭ 7% dum la periodo 2026-2030. La proporcio de studentoj en inĝenieraj studfakoj atingas ĉirkaŭ 36% de ĉiuj universitataj studentoj, kio signifas proksimume 1.6 milionojn da homoj ĉiujare. Neniu alia ekonomio povas rapide reprodukti tian skalon. Kiel diris Qiu Yong, sekretario de la Partia Komitato de Tsinghua-Universitato kaj akademiano de la Ĉina Akademio de Sciencoj: "Edukado, scienco, teknologio kaj talentuloj estas la fundamentaj kaj strategiaj subtenoj por la konstruado de moderna socialisma lando." La kunordigo inter industria strategio kaj homrimeda strategio videblas tre klare en la rangolisto de studfakoj de 2026. Homaj rimedoj estas necesaj, sed ne sufiĉaj Historio montras, ke trejni grandan nombron da inĝenieroj ne aŭtomate garantias teknologiajn sukcesojn. Novigado dependas ankaŭ de la kvalito de esplorado, la akademia medio, la kapablo komercigi teknologiojn kaj la vigleco de la entreprena ekosistemo. La duonkonduktanta industrio estas verŝajne la plej severa testo. Kvankam Ĉinio investis centmiliardojn da usonaj dolaroj, la teknologia distanco al TSMC kaj Samsung Electronics en la plej altnivela segmento de blatoj restas konsiderinda. La vera demando ne estas nur, ĉu ekzistas sufiĉe da inĝenieroj. La demando estas, ĉu la tuta esplora ekosistemo — de duonkonduktantaj materialoj ĝis fotogliptikaj ekipaĵoj kaj programaro por blatdezajno — kapablos absorbi kaj evoluigi ĉi tiun novan talentulan generacion. La ĉefaj studfakoj de 2026 — AI, aŭtomatigo, novaj energioj, aviado, duonkonduktantoj kaj biomedicino — ne ekzistas izolite. Ili kune formas homrimedan ekosistemon por du strategiaj celoj: Baza modernigo ĝis 2035 kaj la celo fariĝi unu el la ĉefaj sciencaj kaj teknologiaj potencoj de la mondo ĝis 2049. La studentoj, kiuj eniras tiujn studkampojn hodiaŭ, ne nur prepariĝas por profesio. Ili eniras sektorojn, kiuj povas influi la tutmondan ekvilibron de teknologia potenco dum la venontaj jardekoj. La historio de ekonomia evoluo montras, ke neniu lando fariĝis teknologia potenco sen longdaŭra kaj sistema investado en teknikaj talentoj. Tio, kio okazas en la ĉinaj universitatoj en 2026, estas logika kaj planita paŝo en tiu direkto. La demando ne plu estas, ĉu Ĉinio preparas por la estonteco. La vera demando estas, ĉu la cetero de la mondo preparas kun simila nivelo de seriozeco. Verkis: Bui Hai Mung Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|