Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Mi akiris la Kvinstelan Karton!
2026-06-08

de Rafael Henrique Zerbetto


La 1-an de junio ĉi-jare mi fine realigis malnovan revon: mi ricevis mian Kvinstelan Karton -- la ĉinan dokumenton pri permanenta loĝado, konsideratan unu el la plej malfacile akireblaj en la mondo. La dokumento faciligos mian ĉiutagan vivon en Ĉinio en pluraj aspektoj, sed ĝi ankoraŭ malproksimas de la idealo: kvankam ĝi teorie funkcias samkiel ĉina nacia identigilo en ĉiutaga vivo, tamen fremdlanduloj raportis praktikajn limigojn pri ĝia efektiva uzo en iuj situacioj.


Ceremonio de transdono de Kvinstela Karto, la 1-an de junio


Dek jaroj vivantaj en Ĉinio


Unu el la unuaj ĝenaĵoj, kiujn mi trovis post transloĝiĝo al Ĉinio, estis la uzo de pasporto kiel identigilo. Pasporto estas vojaĝdokumento, kiu faciligas internacian vojaĝon, sed ne estas praktika por ĉiutaga vivo, ĉar ne eblas meti ĝin en poŝmonujo kaj ĝia ĉiutaga uzo postulas zorgojn por ne damaĝi la icon nek la paperajn paĝojn.


Ekzemple, mi konas brazilanon, kies pasporto malvalidiĝis dum vojaĝo al Laoso, post kiam li tute malsekiĝis sub torenta pluvo. Por akiri alian pasporton li havis grandegan kapdoloron.


La supra ekzemplo montras, kiom oportune estas porti en la poŝo plastan karton, kiu anstataŭas la pasporton. Kaj en tiuj antaŭpandemiaj jaroj mi havis la kutimon porti monujon en mia poŝo, kun bankokarto kaj publika transportkarto ene, sed la pasporton mi ne povis meti en ĝin.


Ĝuste en tiu epoko mi eksciis pri la ekzisto de la "Ĉina Verda Karto", dokumento kies oficiala nomo estis "Permanenta Loĝkarto", kreita en 2004 kaj konsiderata preskaŭ neakirebla. Ju pli kreskis mia deziro resti en Ĉinio, des pli kreskis mia intereso akiri ĉi tiun dokumenton.


Laŭ tempopaso, la burokratio kaj la postuloj por akiri tiun karton pliboniĝis, petoprocezo fariĝis pli simpla kaj rapida, dum la kriterioj por kandidatiĝo fariĝis pli raciaj kaj travideblaj. Sed restis por mi unu problemo: mi ne plenumis la postulojn, kiuj farus min elektebla por akiri permanentan loĝpermeson en Ĉinio.


Samtempe mi alkutimiĝis vivi sen monujo: nuntempe pagoj estas farataj per poŝtelefono, dum transportokartoj kaj biletoj por parkoj fariĝis ciferecaj. La identigila karto, kiu en la epoko de monujo en la poŝo estus por mi praktika jam montriĝas iom kaduka por la cifereca epoko.


"Verda Karto" kaj Kvinstela Karto


La malnova ĉina "Verda Karto" ĉesis esti produktita en decembro 2023, kiam la ĉina registaro lanĉis plibonigitan version: la Kvinstelan Karton. La nomo aludas al la kvin steloj de la nacia flago de Ĉinio, kiuj estis aldonitaj al la dokumento, kune kun desegno de la Granda Muro, por doni al ĝi nomon kaj vidan identecon kun trajtoj de la lando, laŭ nuna monda tendenco por tiaj dokumentoj.


Sed la plej grava ŝanĝo estis la pliigo de la nombro da ciferoj de 15 al 18 en la identeca numero de la fremdlandano, pliigante la kongruon de tiuj dokumentoj kun la sistemoj elpensitaj por la 18-ciferaj dokumentoj de ĉinaj civitanoj.


Bildo komparas la novan (supre) kaj la malnovan (malsupre) versiojn de la dokumento.


Krome, la Kvinstela Karto estas uzebla en pluraj ciferecaj platformoj, kaj tio multe faciligos mian vivon. Ekzemple, dum vojaĝoj mi bezoni havi mian pasporton kontrolatan de oficisto ĉe stacioj. Nun mi povas alproksimigi la karton al la aŭtomataj turnkrucoj, same kiel faras ĉinoj, kaj tuj eniri. Alia terura sperto, kiun mi ne plu havos, estas tiu de registriĝo en hoteloj. Pasintsemajne mi oficvojaĝis tra la provinco Gansu, dormante ĉiun nokton en malsama hotelo. La ĉinoj, kiuj estis kun mi, pasigis la karton tra legilo kaj tuj la registriĝo estis farita.


Miakaze, krom la prokrasto por kontroli kaj foti mian pasporton, en unu el la hoteloj oni donis al mi formularon, kiu petis multe da senutilaj informoj aŭ informojn, kiuj jam povus esti akiritaj rekte el la dokumentoj, kiujn la laboristoj estis fotintaj. Estis malfrue kaj mi estis laca, mi volis nur trankvile ripozi, sed ankoraŭ devis trakti ĝenajn burokrataĵojn.


Pli grave ol ĉio jam menciita, mi ne plu bezonos vizon por loĝi kaj labori en Ĉinio. Antaŭe mi devis renovigi ĝin tuj post la renovigo de mia labor-kontrakto. Mi ofte restis unu semajnon sen la pasporto, ĝuste en epoko de la jaro, kiam mi ofte bezonas vojaĝi.


Ĝustatempe


La plej multaj fremdlanduloj de mi konataj, kiuj havas Kvinstelan Karton, akiris la dokumenton pro doktora titolo aŭ pro minimume kvinjara geedziĝo kun ĉina civitano. Ĉar mi ne sukcesis akiris ĉinan edzinon nek doktorecon dum mia unua jardeko en Ĉinio, mi ne povis akiri la Kvinstelan Karton pli frue.


Aliflanke, mi fieras diri, ke mi akiris permanentan loĝejon per propra merito, dank' al titolo, kiu valoras multe pli ol tiu de doktoro: mi fariĝis elektebla por akiri la Kvinstelan Karton, post kiam mi ricevis pasintjare la Amikecan Premion de la Ĉina Registaro.


La analizo de la dokumentoj daŭris ses monatojn, kaj poste la karto estis eldonita. Por mi tio estis trankviligo: mia pasporto validas ĝis julio kaj mi ankoraŭ ne petis renovigon, ĉar tio malfruigus la eldonon de la Kvinstela Karto.


Nun, kiam mi jam havas la Kvinstelan Karton, mi povas trankvile peti mian novan pasporton al brazila ambasadorejo. La pasporta numero ĉiam ŝanĝiĝas, sed mia ĉina dokumento havas konstantan numeron, kiun mi neniam plu bezonos ĝisdatigi en la registrojn.


La 25-an de majo okazis ceremonio en mia laborejo, dum kiu teamo de la registaro de Pekino transdonis Kvinstelajn Kartojn al tri eksterlandanoj, kiuj kandidatiĝis kune kun mi. Mi estus la kvara en ĉi tiu ceremonio, sed mi ne povis partopreni pro mia oficvojaĝo.


Mia problemo pri ceremonioj


Dum la semajno en Gansu mi rememoris la vortojn de instruistino Malu (karesnomo por Maria Luiza, laŭ brazila kutimo), kiu estis mia instruistino pri fizika edukado en la bazlernejo, kiam mi finis bazlernejon. Mi ĉeestis la diplomiĝan ceremonion, sed devis foriri antaŭ ol esti alvokita por supreniri sur la scenejon, ĉar en tiu sama vespero miaj gepatroj estis atestantoj en la geedziĝa ceremonio de mia kuzino.


La instruistino tiam diris al mi, ke tiu ceremonio, kiun mi maltrafis, estis nur la unua el multaj, kiujn mi havus dum la vivo. Mi rememoris tiun epizodon pasintjare, kiam mi ricevis la Amikecan Premion. Ŝi estis prava, sed bedaŭrinde ŝi ne vivis sufiĉe longe por festi kun mi.


Foto kun miaj kolegoj en la oficejo de EPĈ, kiuj donis al mi esencan helpon por mia sukceso akiri tiun ĉi dokumenton


Tri jarojn poste venis mia mezlerneja diplomiĝa ceremonio, kiun mi ja partoprenis, sed mi neniam havis universitatan diplomiĝan ceremonion: la kursanoj de Literaturaj Studoj, tiam ĵus kreita universitata studprogramo, estis tiom malmultaj, ke la universitato decidis ne organizi diplomiĝan ceremonion. Sekve mian diplomon de la postdiplomaj studoj pri interlingvistiko kaj Esperantologio en Poznano, Pollando, mi ricevis per poŝto.


Ankaŭ mi neniam havis geedziĝan feston. Mi memoras kiel mi maltrankviliĝis dum la geedziĝo de mia pliaĝa frato, imagante, ke post unu aŭ du jardekoj estus mia vico esti tie antaŭ la altaro. La jardekoj pasis kaj tiu tago ne alvenis.


Kaj subite mi trovis min denove sen eblo partopreni ceremonion, kiu markus alian signifoplenan momenton de mia vivo. Momento, kiu, samkiel la aliaj, estis revita laŭ unu maniero, sed okazis alimaniere.


Sed, kiam mi venis al mia laborejo la 1-an de junio, supozante, ke mi nur irus al iu oficejo por preni la karton, mi surpriziĝis eksciante, ke oni preparis malgrandan ceremonion por transdoni la karton al mi. Mi kortuŝiĝis pro tiu gesto, kiu restis registrita en fotoj por esti memorata.


Vivo faciligita


Por mi, la akiro de la Kvinstela Karto estas trankviligo, ĉar la dokumento certigas al mi stabilan longdaŭran loĝadon en Ĉinio; traktadon egalan al tiu donata al ĉinaj civitanoj en diversaj situacioj, same kiel rajtojn kaj garantiojn gravajn por iu, kiu intencas resti longtempe en la lando.


Mi daŭre bezonos trakti ĝenajn burokratiojn de tempo al tempo, sed mi estos libera de tiuj rilataj al vizoj kaj laborpermesoj, samkiel de la riskoj rilataj al ili.


Havi garantion pri longdaŭra loĝado en la lando permesas al mi fari planojn por mia estonteco en Ĉinio, ĉar mia restado ĉi tie ne plu dependas de renovigo de vizo. Samtempe mi ekhavas, almenaŭ teorie, la samajn rajtojn kaj traktadon kiel ĉinoj en la ĉiutaga vivo kaj en aliro al publikaj servoj.


Tio implicas havi egalecon de rajtoj kun ĉinoj rilate al aliro al laboro kaj al oportunoj por entrepreni kaj investi, socia sekureco, aliro al medicinaj servoj, edukado por gefiloj kaj aĉeto de loĝejo, sen esti submetita al la limigoj kutime truditaj al eksterlandanoj.


Por iu, kiu konstruas hejmon malproksime de sia naskiĝlando, la trankvilo scii, ke mia estonteco ne plu dependos de stampo aŭ de vizo, estas tre grava atingo. Finfine, havi dokumenton kiu povas “aparteni” al monujo ankaŭ estas simbolo de mia propra aparteneco al estonta vivo en Ĉinio.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio