| Bayer: Ĉinio estas grava forto en tutmonda biofarmacia novigado |
| 2026-06-05 |
Stefan Oelrich, membro de la estraro de germana kompanio Bayer AG, diris lastatempe, ke la rapideco de la progreso de Ĉinio en vivosciencoj kaptis la atenton eĉ de delongaj industriaj observantoj. Li diris, ke Ĉinio fariĝis grava forto en tutmonda biofarmacia novigado kun sia industrio rapide evoluanta kaj subtenata de longperspektiva politika planado.
En 2016, Ĉinio lanĉis la planon "Sana Ĉinio 2030", kiu difinas longperspektivajn celojn por plibonigi publikan sanon, vastigi aliron al prisanaj servoj kaj plifortigi malsanpreventon tutlande. Nun jam aperas rezultoj, diris Oelrich, citante plibonigitan aliron al modernaj medikamentoj en la lando. Li ankaŭ atentigis pri la kvinjara plano de Ĉinio, kiu metas biofarmacian novigadon inter la strategiaj prioritatoj de la lando. "Kiam Ĉinio metas ion en la kvinjaran planon, oni faras ĝin kun persistemo kaj ankaŭ rapideco," li diris. La pli larĝa vastiĝo de sanserva aliro ankaŭ plibonigis la haveblecon de novigitaj medikamentoj, kreante longdaŭrajn ŝancojn por farmaciaj kompanioj. "Ĉinio estas kaj daŭre estos gravega merkato por Bayer. Ĝi estas nia dua plej granda merkato en la mondo," li diris. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|