| Kaliningrado en Rusio pretas profundigi kunlaboron kun ĉinaj partneroj |
| 2026-06-05 |
Lastatempe Aleksej Besprozvannykh, guberniestro de la rusa regiono Kaliningrado, diris, ke la rus-ĉina kunlaboro rapide disvolviĝis en diversaj kampoj en la lastaj jaroj, markite de kreskanta duflanka profundigo de komerco, teknologiaj interŝanĝoj kaj investaj ligoj. Kaliningrado volas profundigi ampleksan kunlaboron kun ĉinaj partneroj kaj plie kontribui por longdaŭra disvolvado de la rus-ĉinaj rilatoj. Besprozvannykh diris ankaŭ, ke la lastatempa sukcesa vizito de rusa prezidento Vladimir Putin al Ĉinio plu antaŭenigis duflankajn rilatojn. "Ni ĉiam bonvenigas ĉinajn partnerojn kaj plene subtenos ilin en la efektivigo de investaj projektoj," diris Besprozvannykh. Pri politika subteno, li diris, ke la regiona registaro provizas personecigitajn servojn por ĉiu investanto, celante certigi la sukceson de iliaj investoj en Kaliningrado. Preter ekonomia kaj komerca kunlaboro, la regiono ankaŭ aktive vastigas homajn interŝanĝojn kun Ĉinio en la areoj kiel edukado kaj turismo. Besprozvannykh diris, ke la ĉina lingvo fariĝis pli kaj pli populara en Kaliningrado. Por pli bone servi ĉinajn turistojn, butikcentroj, restoracioj kaj hoteloj jam aldonis ĉinlingvajn ŝildojn kaj servojn. "Ni daŭre plibonigas nian servosistemon surbaze de praktikaj reagoj, ekzemple optimumigo de plurlingvaj restoraciaj menuoj kaj plibonigo de ĉinlingvaj hotelservoj," li diris. Besprozvannykh ankaŭ laŭdis la aŭtan industrion de Ĉinio, dirante, ke ĉinaj aŭtoj kun mojosaj dezajnoj estas vaste popularaj ne nur en Rusio sed ankaŭ tra la mondo. "Oni povas diri, ke ĉinaj aŭtoj fariĝis tendencokreantoj en tutmonda aŭtodezajno," li aldonis. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|