| Ĉinio agnoskas Brazilon kiel teritorion sen ftizo afta (aftozo) |
| 2026-06-04 |
La registaro de Ĉinio anoncis la 2-an de junio, ke Ĉinio agnoskas la tutan brazilan teritorion kiel zonon liberan de aftozo, malsano, kiu afektas bestojn tra la mondo kaj igas la viandon maltaŭga por homa konsumado. La anonco okazis dum vizito de la brazila ministro pri eksteraj rilatoj, Mauro Vieira, al la lando, kaj venis post pli ol 20 jaroj da intertraktado inter la du landoj. La decido plivastigas ŝancojn por eksportoj de bovaj kaj porkaj produktoj el Brazilo al la ĉina merkato, kiel internaĵoj kaj viando kun ostoj. La eksportoj de la brazilaj agrikulturaj kaj bestaj produktoj al Ĉinio superis 50 miliardojn da usonaj dolaroj en 2025.
Dum la vizito de brazila prezidento Lula al la Ĉina Popola Respubliko en majo 2025, la du landoj subskribis "memorandon de interkompreno inter la Ministerio pri Agrikulturo kaj Bestobredado de Brazilo kaj la Ĝenerala Administracio de Doganoj de la Popola Respubliko de Ĉinio en la kampo de sanitaraj kaj fitosanitaraj rimedoj". La dokumento plifortigis la sanitaran interŝanĝon inter la du landoj kaj kontribuis por antaŭenigi disvolvadon de kampoj celataj de la brazila agrikultura kaj bestobredada sektoro. Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto Fonto: EBC Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|