Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
El Laoso rigardante la regionon: Spertoj pri la ĉin-laosa homara komunumo de komuna estonteco
2026-06-03

Laoso ofte estas rigardata kiel lando situanta ĉe la intersekco de historiaj, kulturaj kaj geopolitikaj fluoj en kontinenta Sudorienta Azio. Mia vojaĝo al Laoso por partopreni serion de eventoj pri la "ĉin-laosa homara komunumo de komuna estonteco" donis al mi ŝancon observi kiel malgranda lando provas trovi sian pozicion, kiam la regiono rapide transformiĝas.


Mia unua haltejo en Laoso estis Luang Prabang, la malnova ĉefurbo, kiu estis agnoskita kiel monda heredaĵo de UNESKO en 1995. Tie mi partoprenis la "Publikigon de Dek Eventoj de Kunlaboro Lancang-Mekongo por 2025", same kiel serion de kulturaj interŝanĝoj okaze de la 65-a datreveno de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Laoso. Krom la dialogoj kaj kulturaj programoj, mi vizitis reĝajn palacojn, promenis laŭ la rivero Mekongo, kaj esploris la malnovan urbon kun ĝiaj budhismaj temploj kaj tradiciaj lignaj domoj.


Reĝa Palaca Muzeo


Luang Prabang lasis al mi impreson pri trankvila kaj meditema Laoso, kie budhismo estas ne nur religio sed ankaŭ socia fundamento. La trankvilo kaj amikeco de la homoj montras socion, kiu alte taksas harmonion kaj komunumon. El la malnova ĉefurbo mi komencis imagi Laoson kiel malgrandan landon kun profunda kultura identeco, kiu iom post iom malfermiĝas kaj ligiĝas al la regiono en la epoko de tutmondiĝo. En Vjentjano mi havis pliajn ŝancojn observi kiel regionaj influoj interplektiĝas en politiko, socio kaj en la maniero kiel laosanoj imagas sian estontecon.


Ĝenerala Hospitalo Hanojo-Vjentjano en la urbo Vjentjano


Unu el la plej rimarkindaj aferoj estis, ke la bona uzado de la vjetnama lingvo inter multaj laosaj gvidantoj kaj fakuloj. Dum neformalaj konversacioj ĉe la konferenco, mi surpriziĝis, kiam pluraj altrangaj oficistoj kaj specialistoj povis flue paroli la vjetnaman kun mi. Dum la revolucia periodo, la vjetnama estis grava laborlingvo, kaj miloj da laosaj kadroj estis edukitaj en Vjetnamio, formante generacion kun proksimaj rilatoj al tiu lando. Tamen en la ĉiutaga vivo la taja restas la plej vaste uzata fremda lingvo. Tajaj televidprogramoj, muziko kaj popola kulturo havas grandan influon en Laoso, parte pro lingva kaj kultura simileco, kaj parte pro longdaŭraj geografiaj kaj komercaj rilatoj. Rimarkinde, en la lastaj jaroj mi observis, ke la ĉina lingvo fariĝis pli populara inter junuloj kaj komercistoj en Laoso. En universitatoj kaj en infrastrukturaj projektoj la ĉina aperas pli kaj pli ofte, reflektante la kreskantan investadon kaj ekonomian kunlaboron inter la du landoj. Tiusence lingvo fariĝis "mola mapo", kiu montras la strukturon de regiona influo en Laoso.


Industria kaj Komerca Banko de Ĉinio en Vjentjano


Ĉin-laosa fervojo: Simbolo de konekteco kaj integriĝo


Se oni devus elekti simbolon de la ĉin-laosa kunlaboro en la lastaj jaroj, la ĉin-laosa fervojo certe estas la plej elstara. La fervojo longas pli ol 1035 kilometrojn de Kunming ĝis Vjentjano kaj oficiale malfermiĝis fine de 2021. Kun totala investo de proksimume 5.9 miliardoj da usonaj dolaroj — el kiuj ĉirkaŭ 70 procentoj estis disponigitaj de Ĉinio — ĝi estas la plej granda infrastruktura projekto iam realigita en Laoso.


Dum la vojaĝo mi spertis la fervojon inter Luang Prabang kaj Vjentjano. La trajno veturis akurate, kun informsistemo en la laosa, ĉina kaj angla lingvoj, kaj kun relative kompletaj servoj. La vagonoj estis puraj, klimatizitaj kaj ekipitaj per komfortaj sidlokoj. En la trajno mi parolis kun eŭropaj turistoj kaj laosaj pasaĝeroj. Eŭropaj vojaĝantoj konsideris, ke la fervojo estas ideala maniero por malkovri Laoson, aparte Luang Prabang, kaj diris, ke ĝia komforteco kaj oportuneco "ne multe malpli bonas ol eŭropaj rapidtrajnoj". Unu laosa pasaĝero rakontis, ke antaŭe vojaĝo inter Luang Prabang kaj Vjentjano daŭris ĉirkaŭ 10 horojn, sed nun ĝi postulas nur proksimume 2 horojn, kio faciligas studadon, negocadon kaj aliron al servoj, samtempe allogante pli da investoj kaj turistoj.


Stacidomo de Vjentjano 


La fervojo estas vaste konsiderata kiel strategia turnopunkto, helpante Laoson transformiĝi el "senmara lando" en gravan transit-centron en la regiono. Post pli ol kvar jaroj de funkciado, la fervojo transportis pli ol 72.5 milionojn da tunoj da varoj kaj servis pli ol 66 milionojn da pasaĝeraj vojaĝoj. Krome, la fervojo forte stimulis turismon kaj ligas pli ol 500 turismajn lokojn, alportante antaŭe malfacile atingeblajn regionojn pli proksimen al internaciaj vojaĝantoj.


Strategie, la fervojo estas ŝlosila ligo inter Ĉinio kaj ASOAL kadre de la iniciato "La Zono kaj Vojo". El vjetnama perspektivo, la ĉin-laosa fervojo montras, kiel infrastrukturo povas fariĝi grava motoro de regiona integriĝo. Por Laoso, la fervojo ne nur mallongigas geografiajn distancojn, sed ankaŭ malfermas novajn vojojn por disvolviĝo. Ĝi helpas transformi la landon en gravan nodon de la konekta reto de Sudorienta Azio.


Dialogo pri ĉin-laosa homara komunumo de komuna estonteco


En Vjentjano mi partoprenis la "Dialogon pri ĉin-laosa homara komunumo de komuna estonteco", kie oficistoj kaj fakuloj el ambaŭ landoj diskutis pri la sekva etapo de duflanka kunlaboro. La diskutoj temis ĉefe pri konkretaj projektoj jam efektivigataj en infrastrukturo, cifereca transformo, verda disvolviĝo kaj malriĉec-reduktado.


Grava momento okazis, kiam Bondang Bassapady, ĝenerala konsulo de Laoso en Kunming, faris paroladon. Li emfazis la historian profundecon de la rilatoj inter la du landoj kaj diris, ke Ĉinio kaj Laoso estas "amikaj najbaroj, kiuj neniam havis historiajn konfliktojn". Laŭ li, la iniciato antaŭenigis kunlaboron en multaj kampoj kaj helpis transformi Laoson de "senmara lando" en "regionliga lando".


Dialogo pri ĉin-laosa homara komunumo de komuna estonteco


Krom infrastrukturo, la dialogo ankaŭ montris kreskantan interŝanĝon de evoluaj ideoj kaj spertoj pri administrado. La eldono en laosa lingvo de "Ĉinaj ŝlosilvortoj: Novkvalitaj produktivaj fortoj" montras la klopodon klarigi la evoluajn konceptojn de Ĉinio al laosaj fakuloj kaj politikistoj. Multaj partoprenantoj opiniis, ke la popol-centra disvolva koncepto kaj la sperto de Ĉinio pri malriĉec-reduktado estas utilaj por landoj serĉantaj modernigon. Tio ankaŭ montras formon de "sci-diplomatio", kie lingvo kaj teorio fariĝis pontoj inter politikaj ideoj de diversaj landoj.


La lanĉo de la laoslingva eldono de "Ĉinaj ŝlosilvortoj: Novkvalitaj produktivaj fortoj"


Aliaj parolantoj diskutis pri cifereca transformo, renovigebla energio kaj edukado de homaj resursoj — kampoj, kie kunlaboro rapide profundiĝas. Por malgranda lando kiel Laoso la defio ne estas nur altiri investojn, sed ankaŭ integri novajn rilatojn en la socion kaj samtempe konservi propran kulturon kaj ritmon. La dialogo en Vjentjano montris, ke Laoso iras laŭ ĉi tiu vojo kun trankvila memfido: Malfermita al tutmondaj ŝancoj, sed firme radikita en sia historia kaj kultura identeco ene de la pli vasta kadro de ĉin-laosa homara komunumo de komuna estonteco.


Voĉoj de ordinaraj homoj pri malriĉec-reduktado


Mia vojaĝo en Laoso finiĝis per legada evento pri "forigo de malriĉeco", kiu helpis min pli bone kompreni la ideon de ĉin-laosa homara komunumo de komuna estonteco. La koncepto ne restas nur strategia slogano en oficialaj dokumentoj. Per konkretaj rakontoj de lokaj homoj ĝi fariĝis videbla en pensado, produktado kaj ĉiutaga vivo kiel malgrandaj lumoj, kiuj iom post iom prilumas komunan vojon de disvolviĝo.


Anosa Phinthamavong, vicdirektoro de la Departemento pri Kampara Disvolviĝo kaj Malriĉec-reduktado, diris, ke lia vizito al la vilaĝo Shibadong en Hunan en 2023 ŝanĝis lian komprenon pri malriĉec-reduktado. Li vidis, kiel malriĉa vilaĝo revigliĝis pere de komunuma turismo, kulturaj produktoj kaj hejmaj gastdomoj. La vilaĝanoj ne plu dependis de subvencioj, sed aktive kreis siajn proprajn vivrimedojn. El la libro "Atestantoj de la popolo" li konkludis, ke ne ekzistas unu sola formulo por malriĉec-reduktado; ĝi devas esti bazita sur datumoj, centrita je homoj kaj adaptita al lokaj kondiĉoj.


La librolega evento pri "forigo de malriĉeco"


En la kampo de agrikulturo, Pandarong diris, ke lia scienca vojo komenciĝis dum studado en Ĉinio en 2011. Lia scio pri maiza hibrida reproduktado kaj agrikultura scienco fariĝis la bazo por praktikaj projektoj en Laoso. Li priskribis la libron "Scienco pri Maiza Reproduktado" kiel "akompananton" de sia kariero. Laŭ li, bona semo ne nur pliigas produktadon, sed ankaŭ ŝanĝas la vivon de tuta komunumo. Teknologia transdono, edukado de fakuloj kaj komunaj esplorstacioj montras, ke la kunlaboro inter Ĉinio kaj Laoso atingis kampojn kaj hejmojn de ordinaraj kamparanoj.


Je komunuma nivelo, Khamchan Buvilai, estro de la vilaĝo Ban Xor en distrikto Sangthong, klarigis, ke antaŭ 2012 la vilaĝo kun ĉirkaŭ 150 familioj estis klasifikita kiel malriĉa. Transportado estis malfacila kaj infanoj havis problemojn atingi lernejon dum la pluvsezono. Post la efektivigo de projektoj subtenataj de Ĉinio, la vilaĝo ricevis pontojn, betonajn vojojn, lernejojn, sanservajn staciojn kaj programojn por disvolvi manfaritajn industriojn. Tiuj ŝanĝoj ne nur plibonigis vivkondiĉojn, sed ankaŭ kreis novajn ekonomiajn ŝancojn.


Per ĉi tiuj rakontoj, la koncepto de "homara komunumo de komuna estonteco" ne plu estas abstrakta slogano. Ĝi aperas en politikaj decidoj, agrikulturaj teknikoj kaj novaj betonaj vojoj. La "lumoj" de ideoj, industrio kaj ĉiutaga vivo kune prilumas la modernigan vojon de Laoso, montrante, ke ĉi tiu ŝajne granda koncepto efektive estas konstruita sur konkretaj ŝanĝoj en la ĉiutaga vivo de ordinaraj homoj.


Rigardante la regionon el Vjentjano


Kiel observanto el Vjetnamio, ĉi tiu vojaĝo donis al mi pli profundan komprenon pri la rolo de Laoso en la regiona strukturo. Laoso ne estas simple malgranda lando inter sudaziaj landoj, sed ankaŭ liganta spacon, kie historiaj kaj strategiaj influoj kuniĝas. Vjetnamio lasis profundan spuron en la politika kaj revolucia historio de Laoso. Tajlando ankoraŭ havas fortan influon sur ĉiutaga kultura kaj ekonomia vivo. Nuntempe Ĉinio fariĝas grava ekonomia kaj strategia partnero dum la modernigo de Laoso.


En ĉi tiu kunteksto, la koncepto de "ĉin-laosa homara komunumo de komuna estonteco" ne estas nur diplomatia termino. Ĝi reflektas pli profundan regionan integriĝon, kie infrastrukturo, ekonomia konekto kaj interpopolaj rilatoj fariĝas la centro de disvolviĝo. El Vjentjano, rigardante la regionon, mi klare sentas, ke la estonteco de Laoso dependas de ĝia kapablo ekvilibrigi kaj utiligi regionajn rilatojn, kaj ĝi samtempe konservas sian propran identecon kaj disvolvan suverenecon.


Verkis kaj fotis: Bui Hai Mung





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio