| Shaanxi: AI helpas elektroservan kompanion servi uzantojn |
| 2026-05-29 |
de Li Yang En la AI-konkurso sub la cifereca novig-konkurso DCIC 2026, la teamo de servocentro de Shaanxi-a Elektrokompanio de Ĉinio gajnis la unuan premion per sia projekto "cifereca komisaro por elektromerkata servo". La projekto, bazita sur la granda modelo de ĉina elektrosistema reto kaj la AI-kalkulpovo de Huawei Ascend, povas realigi plenan ĉenan inteligenton en elmeto de fakturo pri elektroserva kalkulo, inteligenta klarigo, elektrofluktua spurado kaj energiuzada optimumigo.
Helpata de AI, la elektroservo iras al "detala akompano" por la uzantoj. La servocentro kunlaboras kun Huawei-kompanio, kaj ili kreis tripartan sinergian modelon: analizistoj ordigas regulojn, inĝenieroj novigas, kaj teknikistoj prizorgas la stabilecon -- dum longdaŭra kaj ripeta kunlaboro, aperis la saĝa "cifereca komisaro". La "komisaro" kapablas kompreni la bezonojn de uzantoj. Ĝi estas interaga "konsilisto de energi-uzado", al kiu uzantoj povas fari demandojn pri elektroservaj aferoj. Surbaze de elektroreta teknologio, ĝi povas "tralegi" elektrofakturojn de la uzanto en la lastaj monatoj, analizi ilin konforme al la granda modelo kaj fari respondojn. Uzanto povas klare vidi la veran kaŭzon de fluktuado de elektroserva elspezo kaj koncernajn detalojn. Krome, la "komisaro" povas doni praktikeblajn sugestojn al la uzanto, generi 24-horan kurbolinian bildon de kvanto kaj prezo, kaj kompari ilin kun la provinca averaĝa elektroprezo. Laŭ tiu analizo, uzantoj povas alĝustigi produktadajn planojn kaj optimumigi la tempon de energiuzado, por vere malaltigi la koston. De klarigo de fakturoj ĝis sugestoj pri energiuza optimumigo, malantaŭ la servado de la "komisaro" estas profunda transiro de serva koncepto. La serva centro pliigas sian servon, antaŭenigas profundan integriĝon de AI kun siaj kernaj komercaj agadoj, plibonigante la servokvaliton kaj malfermas novan vojon por la amasa realigo de AI en la elektroserva industrio. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|