| "Unufoje tri leopardoj" -- Rimarkinda frukto de ekoprotektado en Qinling, Shaanxi |
| 2026-05-25 |
Lastatempe la administracio de ŝtat-nivela naturrezervejo de Zhouzhi-gubernio en Shaanxi kvinafoje vidis la scenon de kunesto de tri leopardoj, kiam la organizo rutine analizis la monitorajn datumojn de infraruĝaj fotiloj.
La bildoj, klaraj kaj kompletaj, estis registritaj la 16-an de decembro 2025. Laŭ analizo, la tri leopardoj paŝis malrapide, moviĝis libere kaj interagis ludeme en neĝkovrita arbaro. Ili havis brilajn harojn, viglajn movojn kaj ĝenerale bonan sanstaton, kio plene montras, ke la habitato estas bona por sovaĝaj bestoj. Laŭ longdaŭra monitorado kaj analizado, la nombro de sovaĝaj leopardoj en la rezervejo estas proksimume 12. Leopardo estas pinta rabobesto kaj ŝlosila indika speco de arbara ekosistemo, kaj esenca "barometro" por mezuri la integrecon, stabilecon kaj sanecon de regiona ekosistemo. La ofta kaptado de kunestaj tri leopardoj en diversaj lokoj rekte montras, ke la leoparda populacio en la regiono konstante kreskas, la leoparda familio reproduktiĝas, kaj ilia teritorio plilarĝiĝas. En la lastaj jaroj, la medio de la rezervejo konstante pliboniĝas, kaj la vivkondiĉoj de raraj sovaĝaj bestoj de Qinling, kiel la granda pando, sichuan-a orhara simio, leopardo kaj qinling-a budorkaso (Budorcas taxicolor) estis amplekse optimumigitaj. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|