| Kial usona kaj rusa gvidantoj sinsekve vizitis Ĉinion? |
| 2026-05-20 |
de Kang Jie La 15-an de majo, usona prezidento Donald Trump faris sian duan ŝtatan viziton al Ĉinio. Kvar tagojn poste, rusa prezidento Vladimir Putin komencis sian 25-an ŝtatan viziton al Ĉinio. Kun la vizitoj de franca prezidento Emmanuel Macron kaj brita premiero Keir Starmer antaŭ nelonge, Ĉinio jam akceptis gvidantojn de la ceteraj kvar permanentaj membroj de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj ene de duona jaro. La sinsekvaj vizitoj de usona kaj rusa gvidantoj estas ekzemploj de novtipaj rilatoj inter grandaj landoj. La kunveno inter ĉina kaj usona gvidantoj klopodis ellabori novan vojon pri kunekzisto inter du grandaj potencoj, kaj tiu inter ĉina kaj rusa gvidantoj temas pri profundigo de ampleksa strategia kunlaboro. La du paroj da rilatoj havas malsamajn fokusojn, tamen ili ambaŭ prezentas novajn diplomatajn rilatojn superantajn alianciĝojn kaj kontraŭiĝojn. Nuntempe la ĉefa tasko de la mondo ne estas konkuro inter ideologioj, sed ellaborado de solvoj por disvolvado, sekureco kaj pli bona monda administrado. En la rilatoj kun Usono aŭ tiuj kun Rusio, Ĉinio klopodas denove fiksi sur la ĉeftemojn kiel kunlaboron kaj komunan gajnon, anstataŭ droni en nul-suman ludon. Tio ne nur konformas al la interesoj de Ĉinio, sed ankaŭ al la realaj bezonoj de plej multaj landoj. Resume, la sinsekvaj vizitoj de usona kaj rusa gvidantoj malkaŝis la fakton, ke nun Ĉinio ludas ian rolon en la estigo de preskaŭ ĉiuj gravaj diplomatiaj rilatoj kaj ĉiuj strategioj rilataj al estontaj internaciaj situacioj. Ĉinio, per sia socia disvolviĝo, politika sistemo kaj stabila strategio, fariĝas grava forto por stabiligi rilatojn inter gravaj landoj kaj konstrui homaran komunumon de komuna estonteco. Redaktoro: Gao Shuyuan Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|