| Ĉina kaj usona ŝtatgvidantoj akiris komunan konsenton pri nova perspektivo por duflankaj rilatoj |
| 2026-05-15 |
En la renkontiĝo en Pekino la 14an de majo, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj la usona prezidento Donald Trump akiris komunan konsenton pri nova perspektivo por estigi konstruivajn kaj stabilajn duflankajn strategiajn rilatojn.
La nova perspektivo provizas strategian gvidadon por la ĉin-usonaj rilatoj dum la venontaj tri jaroj kaj plu, laŭ Xi Jinping. Li difinis la koncepton "konstruiva strategia stabileco" kiel pozitivan stabilecon kun kunlaboro, solidan stabilecon kun modera konkurenco, konstantan stabilecon kun regeblaj diferencoj, kaj daŭran stabilecon kun promesoj pri paco. Trump diris, ke li kunlaboros kun Xi Jinping por plifortigi komunikadon kaj kunlaboron, konvene trakti diferencojn, kaj plibonigi duflankajn rilatojn ol iam antaŭe. Ambaŭ gvidantoj konsentis, ke la ĉin-usonaj rilatoj estas la plej gravaj duflankaj rilatoj en la mondo hodiaŭ. "Ni devas funkciigi ĝin kaj neniam fuŝi ĝin," Xi Jinping diris, aldonante, ke Ĉinio kaj Usono gajnos el kunlaboro kaj perdos el konflikto. La Ministerio pri Komerco de Ĉinio anoncis, ke Ĉinio pretas kunlabori kun Usono por konstante plivastigi la liston de kunlaboroj kaj mallongigi la liston de problemoj. En la afervojaĝo, Trump estas akompanata de ĉefaj usonaj oficialuloj, inkluzive de Tim Cook, Jensen Huang kaj Elon Musk. "Ili ĉiuj respektas kaj alte taksas Ĉinion. Mi forte instigas ilin plivastigi kunlaboron kun Ĉinio," diris Trump. La komercaj gvidantoj diris, ke la sukcesa renkontiĝo inter Xi Jinping kaj Trump aldonas novan impeton en duflankan ekonomian kaj komercan kunlaboron kaj provizis certecon por la monda ekonomio. Dum la interparoloj, la du ŝtatestroj ankaŭ interŝanĝis opiniojn pri gravaj internaciaj kaj regionaj aferoj. Antaŭ la ŝtatestraj interparoloj, Xi Jinping gastigis bonvenan ceremonion por Trump. Trump diris, ke estis granda honoro viziti Ĉinion, laŭdante la tre bonajn rilatojn inter la du landoj. Post la interparoloj, la du gvidantoj vizitis la Ĉielan Altaron. Vizitante la pli ol 600-jaraĝan mondan heredaĵon de UNESKO, Trump diris, ke kiel grandaj nacioj kun saĝaj kaj grandaj popoloj, Usono kaj Ĉinio devus profundigi reciprokan komprenon kaj plifortigi amikecon inter la popoloj. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|