| Xi Jinping interparolis kun Donald Trump en Pekino |
| 2026-05-14 |
Antaŭtagmeze de la 14-a de majo, ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun la vizitanta usona prezidento Donald Trump en la Granda Popola Halo de Pekino.
En la interparolo, Xi Jinping diris, ke li atendas, ke 2026 estu "historia, grava jaro", kiu malfermos novan ĉapitron en la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. Li aldonis, ke la sukceso de unu estas ŝanco por la alia, kaj stabilaj duflankaj rilatoj estas bonaj por la mondo. Ĉinio kaj Usono devas esti partneroj anstataŭ rivaloj. La du landoj devas helpi unu la alian atingi sukceson kaj prosperon kune, kaj trovi la ĝustan vojon por ke gravaj landoj bone kunekzistu en la nova epoko.
Li ankaŭ atentigis, ke protekti pacon kaj stabilecon de la Tajvana Markolo estas la plej granda komuna divizoro inter Ĉinio kaj Usono. (el ĈRI) Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|