Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina prezidanto renkontiĝis kun ĝenerala direktoro de Unesko
2026-05-13

La 13-an de majo en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun Khaled El-Enany, ĝenerala direktoro de Unesko.



Xi Jinping diris, ke Unesko faris gravajn kontribuojn al plifortigo de reciproka kompreno kaj fido inter popoloj de ĉiuj landoj, al antaŭenigo de interŝanĝoj kaj reciproka lernado inter malsamaj civilizacioj, Unesko ludis pozitivan rolon en reformado kaj plibonigo de edukado, scienco kaj kultura disvolviĝo de la mondo. Li diris, ke la ĉina flanko aktive subtenis la laboron de Unesko, ambaŭ flankoj jam faris multajn laborojn por konservi mondan pacon kaj antaŭenigi tutmondan disvolviĝon. Ĉinio volas profundigi strategian kunlaboron kun Unesko por pli bone profitigi popolojn tra la mondo.


El-Enany diris, ke Unesko volas plifortigi kunlaboron kun Ĉinio, levi edukan kaj kulturan nivelojn de la mondo, antaŭenigi sciencajn kaj teknologiajn interŝanĝojn, profundigi kunlaboron pri artefarita intelekto, komune efektivigi la kvar tutmondajn iniciatojn, kaj pliigi bonfarton de la homaro.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng







Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio