| Ĉinoj rajtas senvize viziti Brazilon |
| 2026-05-13 |
Ekde la 11-a de majo, ĉinoj, kiu iras al Brazilo por turismo, negocoj, partopreno en arta aŭ sporta aktivaĵo, aŭ familia vizito, rajtas senvize resti en la lando dum maksimume 30 tagoj. Tiuj, kiuj iras al la lando por alia celo, kiel laboro aŭ studoj, aŭ bezonas resti dum pli longa tempo, daŭre bezonas peti vizon.
La decido de Brazilo estas bazita sur la principo de reciprokeco de la brazila registaro. Pasintjare Ĉinio unuflanke decidis meti Brazilon en liston de landoj, kies civitanoj rajtas viziti Ĉinion senvize, sen peti reciprokecon al Brazilo, kaj la brazilaj aŭtoritatoj, sciinte pri la gesto de la ĉina flanko, decidis reciproki ĝin. Post la fino de la pandemio de KOVIM-19, kun la celo rapidigi la revigliĝon de turismo en Ĉinio, la ĉina registaro unuflanke decidis ne postuli vizon al vizitantoj el pluraj landoj, sed Brazilo estas la unua lando, kiu reciprokis la ĉinan decidon. Braziliaj artistoj, kiuj lastatempe venis al Ĉinio por sin prezenti okaze de la Ĉin-Brazila Kultura Jaro, ĝuis la senvizan politikon de Ĉinio, kio multe faciligis ilian turneon. Ĉinaj artistoj irontaj al Brazilo de nun ĝis la fino de tiu ĉi jaro same ĝuos senvizan politikon, kio povas riĉigi la kulturajn interŝanĝojn inter la du landoj en tiu ĉi grava jaro. La senvizaj politikoj de Ĉinio kaj Brazilo estas validaj ĝis la 31-a de decembro ĉijare, kaj povas esti plilongigitaj unuflanke laŭ decido de la koncernata lando. Cetere, la fakto, ke ambaŭ landoj jam praktikas la senvizan politikon, malfermas vojon por negocado cele al estigo de longtempa interkonsento pri senviza politiko inter la du landoj. Ĉinoj, kiuj bezonas pasigi pli ol 30 tagojn jare en Brazilo aŭ kiuj iras al Brazilo por aktivaĵo alia ol tiuj kovritaj de la vizpolitiko, devas peti brazilan vizon ĉe la retejo https://visa.vfsglobal.com/chn/en/bra/apply-visa. Raportis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|