Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Brazilaj artistoj brilis en Ŝanhajo dum maja ferio!
2026-05-11

Inter la 30-a de aprilo kaj la 5-a de majo, pluraj brazilaj artistoj sin prezentis en Ŝanhajo, financa centro de Ĉinio kaj unu el la plej gravaj urboj de Azio. La agadoj estis partoj de la oficiala kalendaro de eventoj de la Brazil-Ĉina Kultura Jaro kaj partoprenis ilin la brazila ministro pri kulturo Margareth Menezes.


La koncertoj de brazilaj artistoj en Ŝanhajo okazis kadre de la programo de la muzikfestivalo JZ Spring Festival, kiu okazas ĉiujare dum printempo kaj ĉi-jare havis Brazilon kiel gastolandon.


Nova epoko por la ĉin-brazilaj rilatoj


En la Internacia Tago de Ĵazo, la brazilano Ivan Lins, vivanta legendo de la tutmonda muziko, inaŭguris la festivalon per mirinda koncerto feste al siaj 80 jaroj de vivo kaj 50 jaroj de muzika kariero. Akompanata de sia bando kaj dividante la mikrofonon kun sia filo Cláudio Lins en kelkaj kantoj, Ivan tuŝis la korojn de la publiko per siaj plej konataj kantoj.


La brazila kantisto, pianisto kaj komponisto, honorigita en novembro 2025 per la Premio pri Dumviva Muzika Atingo (Lifetime Achievement Awards) de Latin Recording Academy, havas ĉiam pli fortan rilaton kun Ĉinio, tiom ke li inkluzivis la ĉinan kanton "Molihua" (Jasmeno) en la repertuaron de tiu koncerto en Ŝanhajo.


Ivan Lins koncertis en Ŝanhajo la 30-an de aprilo.


Ivan Lins rememoris sian emocion eksciinte, ke en 2023 la brazila prezidanto Luiz Inácio Lula da Silva, dum ŝtata vizito al Ĉinio, estis ricevita de la ĉina prezidanto Xi Jinping en la Granda Popola Halo en Pekino, laŭ la sono de "Novo Tempo" (Nova Epoko), komponita de li kunlabore kun Vitor Martins. Markita de optimisma tono rilate al la estonteco, tiun ĉi kanton akompanis la aplaŭdoj de la publiko.


En 2024, Ivan Lins muzikis en Ŝanhajo kiel gastmuzikisto en koncerto de Lee Ritenour kaj Dave Grusin. Ĉi-jare li revenis por sia propra koncerto, partoprenante la aktivaĵojn de la Brazil-Ĉina Kultura Jaro.


En 2013, Evandro Menezes de Carvalho, nuna profesoro de la Politeknika Universitato de Makao, estis revenonta al Brazilo post sia unua sezono en Ĉinio, kiam li konatiĝis kun Coco Zhao en ĵazklubo de Ŝanhajo kaj eksciis pri la admiro de tiu ĉina muzikisto pri Ivan Lins. En Brazilo, Evandro sendis DVD-on de Coco Zhao al Ivan Lins, kiu laŭdis lian laboron, kaj la du muzikistoj poste renkontiĝis en Brazilo por diskuti eblan kunlaboron. Bedaŭrinde la projekto ne realiĝis pro la ampleksa koncerta agendo de la brazilano.


Kiu scias, ĉu nun, kun la pliprofundiĝo de la intereso de brazilanoj kaj ĉinoj pri kulturaj interŝanĝoj inter la du landoj, tiu kunlaboro eblos?


Raviteco


Ivan Lins ne estis la sola brazilano, kiu koncertis en la JZ Spring Festival de ĉi tiu jaro. Komencante sian spektaklon per la kanto "Abre Alas" (Malfermu la Vojon), kiu petas al homoj malfermi la vojon por karnavalparado, Ivan malfermis la vojon por pli ol 120 kulturaj profesiuloj, kiuj venis por prezenti sin en Ĉinio.


Koncerto de la brazila kantistino Khystal en Ŝanhajo


La festivalo kunigis kaj prestiĝajn artistojn kaj junajn talentojn por prezenti en Ŝanhajo la diversecon de ritmoj kaj melodiojn el ĉiuj anguloj de la lando, inkluzive de la "gitaradoj" de Felipe kaj Manoel Cordeiro el Amazono, la dancigaj ritmoj de brazila nordoriento kaj la kreiva reinterpretado de la klasikaĵoj de brazila populara muziko fare de la bando Cabulosa.


La dolĉa voĉo de Adriana Calcanhoto kontrastis kun la potenca voĉo de Luedji Luna kaj la distordita voĉo de Jonathan Ferr, kaj eĉ la brazila ministro pri kulturo, Margareth Menezes, kiu ankaŭ estas kantistino, iris sur scenejon por prezenti kelkajn el siaj kantoj reage al petoj de la brazila komunumo en Ĉinio.


Krom la koncertoj, okazis kvar majstraj klasoj, gviditaj respektive de la muzikistoj Tauí Castro, Manoel Cordeiro, Silvero Pereira kaj Khystal, kun la celo antaŭenigi artan interŝanĝon kaj alproksimigon de la brazilaj profesiuloj al la loka publiko.


Pluraj brazilaj artistoj kaj muzikgrupoj lastatempe turneis tra Ĉinio kaj ne ĉiuj sin prezentis en Ŝanhajo. La orkestro Neojibá, projekto de la registaro de la subŝtato Bahio por provizi muzikan edukadon al junuloj el malfavora socia kondiĉo, ravis la ĉinan publikon per sia noviga kaj kuraĝa sursceneja maniero koncerti.


Jonathan Ferr, Luedji Luna kaj Josiel Konrad, grandaj nomoj de la nuntempa brazila ĵazo, alternis inter la scenejoj de la JZ Festival en Ŝanhajo kaj de Taihu Festival en Pekino dum la festotago.


Alia elstaraĵo en la JZ Festival estis la ĉina kantistino Ziwei Xiong, kiu vivis kaj studis en San-Paŭlo kaj nun uzas muzikon por antaŭenigi kulturajn interŝanĝojn inter Brazilo kaj Ĉinio. Laborante ankaŭ kiel interpretistino de la brazila delegacio, Ziwei fariĝis tre ŝatata de la artistoj kaj plurfoje estis venigita sur la scenejon por kunkanti kun ili.


Kultura punkto


La tradicia Brazila Tago, organizata ĉiujare en septembro fare de la Konsilio de Brazilaj Civitanoj de Ŝanhajo kun subteno de la ĝenerala konsulejo de Brazilo en tiu urbo, ĉi-jare estis fruigita por fariĝi parto de la festivala programaro, donante al la brazilaj muzikistoj loĝantaj en Ŝanhajo la ŝancon partopreni la feston.


Alternigante prezentojn de vivmuziko kun dancatelieroj, la scenejo de la Brazila Tago ricevis dum la tago spektaklojn de la lokaj grupoj Chorando em Xangai (ŝoro), Groove It (brazila popolmuziko, popo kaj brazila kamparmuziko) kaj Golden Brazilians (sambo). La dancatelieroj ankaŭ entuziasmigis la ĉeestantojn. Renata Dancer gvidis aksé-lecionon; Jana kaj Thiago instruis al la publiko kiel danci karimboon; kaj Ge Rodrigues, akompanata de aliaj dancistoj, instruis frevon.


La brazila muzikisto Paulo César, nome de la kolektivo Golden Brazilians, ricevas de ministro Margareth Menezes la atestilon pri la unua brazila Kultura Punkto en Azio.


Okazis ankaŭ prezento de la lokaj artistoj kun invititaj muzikistoj, membroj de la misio veninta el Brazilo. Ili kune festis la brazilan kulturan diversecon kaj ravis la ĉeestantojn. Dum la evento, ministrino Margareth Menezes iris sur la scenejon por transdoni al la kolektivo Golden Brazilians la atestilon, kiu rekonas ĝin kiel la unuan Kulturan Punkton en Azio. Ekde 1998, la kolektivo organizas la solan aktivan rondon de sambo kaj ŝoro en Ĉinio.


Kreitaj en 2004, dum la unua oficperiodo de prezidanto Lula, la Kulturaj Punktoj estas strategio de la brazila registaro por valorigi grupojn, kolektivojn kaj entojn, kiuj aŭtonome faras kulturajn agadojn en siaj komunumoj. Krom esti grava rekono de la laboro farita de Golden Brazilians, la Kultura Punkto enigas Ŝanhajon en grandan reton de kunlaboro kaj kulturaj interŝanĝoj kun grupoj disvastigitaj tra la tuta Brazilo.


Kaj ĝuste per la sambo de Golden Brazilians la festo finiĝis. Dancistoj vestitaj kiel tiuj de brazila karnavalparado aliĝis al la muzikistoj dum la koncerto kaj miksiĝis kun la publiko, transformante la spektaklon en grandan karnavalbalon.


Muziko por eksporto


Ĉi tiu estis la plej granda latinamerika artista delegacio iam sendita al Azio, kun la celo ne nur diskonigi la brazilan kulturon, sed ankaŭ malfermi novajn merkatojn por la brazila arto. Pro tio, la laboro de la delegacio iris preter la scenejoj: teamoj de la Ministerio pri Kulturo, de Funarte (Nacia Fondaĵo por Artoj) kaj de Sebrae (Brazila Servo por Subteno al Entreprenemo) kunvenis kun ĉinaj aŭtoritatoj, inter ili la ministro pri kulturo kaj turismo de Ĉinio Sun Yeli kaj la municipa sekretario pri kulturo kaj turismo de Ŝanhajo Zhong Xiaomin.


Brazila ministro pri kulturo Margareth Menezes improvize kantas unu el siaj plej famaj kantoj, akompanata de brazilaj kaj ĉinaj muzikistoj.


Ĉi tiuj teamoj ankaŭ vizitis entreprenojn, inter ili Kuaishou Technology, posedanto de la poŝtelefona apo Kwai, populara en Brazilo, kaj kulturajn instituciojn kiel la Nacian Centron por Prezentartoj de Pekino, unu el la plej gravaj kulturaj centroj en Azio, serĉante partnerecojn por antaŭenigi brazilan kulturon kaj ebligi turneojn de brazilaj artistoj al Ĉinio. Krome, dum la vizito estis formaligita interkonsento pri kunlaboro en aŭdvidaĵoj inter la brazila Nacia Kin-Agentejo (Ancine) kaj la Ĉina Amaskomunika Grupo (China Media Group).


En evento kun brazilaj kaj ĉinaj ĵurnalistoj kaj retfamuloj, la misio de Sebrae, unu el la sponsoroj de la brazila partopreno en la JZ Festival de ĉi tiu jaro, emfazis, ke la Brazil-Ĉina Kultura Jaro iras preter la celebrado de kultura diverseco, malfermante pordojn por la konstruado de ekonomiaj pontoj kaj antaŭenigo de disvolviĝo. Sebrae subtenas entreprenistojn en ĉiuj fazoj de iliaj negocoj, eĉ la internaciiĝon, kaj volas kapabligi malgrandajn brazilajn negocojn, inkluzive de tiuj en la kultura fako, por trovi ŝancojn en Ĉinio.


En sia parolo, Leonardo Lessa, de Funarte, emfazis la Nacian Politikon pri Artoj de Brazilo, kiu efektivigas kunordigitan kaj ordigitan strategion por antaŭenigi la internaciiĝon de la brazilaj artoj.


La ministro Margareth Menezes, siavice, parolis pri la "potenco de raveco", kiu kondukas la publikon interesiĝi pri iu artisto. Kun 40-jara kariero kaj 20 internaciaj turneoj, ŝi estas majstro pri la arto ravi aliulojn: ŝia mallonga improvizita prezento en la Brazila Tago ravis la ĉinan publikon, tiel ke pluraj junuloj tuj serĉis ŝiajn kantojn en elsendfluaj platformoj.


Post la paroladoj, la scenejo de JZ Club, kie la evento okazis, estis disponebla por la artistoj, kiuj volis iom prezenti sian muzikon. La kantistino Krystal el la brazila subŝtato Norda Rio-Grando koncertis unue, kaj sekve venis Josyara, kantistino el Bahio. De tiam, la evento fariĝis granda festo, kun aliaj muzikistoj suprenirantaj la scenejon por kunludi kaj kunkanti tute improvize. Vidi tiom da reprezentaj artistoj de tiom da muzikaj stiloj interpreti klasikaĵojn de la brazila kantaro estis neforgesebla momento por tiuj, kiuj estis tie en tiu mirinda posttagmezo.


Kulturo helpas vendi brazilajn produktojn


Dum la JZ Festival, budoj por vendi brazilan manĝaĵon estis instalitaj en la Brazila Vilaĝo, kreante merkaton proksime de la scenejoj, kie estis koncentritaj la prezentoj de brazilaj artistoj. La merkato donis al multaj brazilaj entreprenantoj en Ŝanhajo la ŝancon enspezi dum la evento kaj samtempe donis ŝancon al ĉinoj koni tipe brazilajn produktojn.


La ĉeno de brazilaj restoracioj Latina alportis al la evento diverstipajn rostaĵojn kaj ankaŭ la tradician kajpirinjon. La menuo de Cool Shop Meat Store inkluzivis kajpirinjojn de citrono kaj de pasifrukto, pladojn de rostita viando kun fritita faruno kaj rizo, fazeolaĵon kaj kiĉon.


La malgranda kafrostejo Jonas Emil Coffee Roasters alportis al la eventon kafojn el selektitaj grajnoj importitaj el Brazilo kaj freŝe rostitaj en Ŝanhajo por certigi la freŝecon kaj la plej bonan guston.


Donna Jannie, entrepreno dediĉita popularigo de brazila kuirarto en Ĉinio, tie vendis tradiciajn brazilajn manĝetojn, fromaĝpanon kaj kukojn, ĉiujn fabrikitajn en Ŝanhajo, kaj ankaŭ vendis vinojn kaj kafojn importitajn el Brazilo.


La festivalo helpas brazilajn entreprenantojn en Ŝanhajo vendi siajn produktojn.


Vendi brazilan manĝaĵon en Ĉinio estas defio, ĉar temas pri manĝaĵo, kiun ordinaraj ĉinoj ne estas alkutimiĝintaj, do unue necesas "ravi lin" per la brazila kuirarto. Muzika festivalo kreas etoson kaj rakonton, kiuj aldonas kuntekston al tiu manĝaĵo, ne nur stimulante ĝian konsumadon, sed ankaŭ ligante ĝin kun dolĉaj rememoroj, kiuj instigas la klienton manĝi ĝin denove.


Pro tio mi ofte diras, ke la partnereco inter Brazilo kaj Ĉinio devas iri preter la ekonomia kampo. La akademiaj interŝanĝoj antaŭenigas interkomprenon, dum la kulturaj interŝanĝoj havas la povon ravi homojn.


Kun pli da reciprokaj kompreno kaj raveco, la ekonomia partnereco inter Brazilo kaj Ĉinio povos profundiĝi multe pli.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio