| Antikvaj Melodioj de Dunhuang: Mirinda spektaklo! |
| 2026-05-04 |
Dunhuang en la ĉina provinco Gansu estas mirindaĵo de la antikva Silka Vojo, kiu allogas turistojn de la tuta mondo. Krom la famaj turismejoj, bongustaj manĝaĵoj kaj la mondfama Mogao-grotaro, mondheredaĵo de Unesko, tie ankaŭ troviĝas spektinda spektaklo nomita Antikvaj Melodioj de Dunhuang.
Inspirita en antikvaj partituroj trovitaj en kaŝita groto, la spektaklo kombinas la rezulton de scienca laboro por rekrei tiujn antikvajn melodiojn kaj muzikilojn kun tiu de arta kremo, kiu estigis en Dunhuang la monde unuan merĝteatrejon inspiritan en grotaro. Tie la publiko ne nur spektas, sed fakte piediras inter la geaktoroj tra malsamaj ĉambroj laŭlonge de la spektaklo, kiu sekvas junan muzikiston de okcidenta Ĉinio en sia klopodo unuigi la muzikajn tradiciojn de Oriento kaj Okcidento, inspirite de la belaj dunhuang-aj murpentraĵoj. Kiam vi vizitos Dunhuang, ne maltrafu tiun mirindan spektaklon! Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|