Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Internacia Tago de Laboristoj
2026-04-30

La 1-an de majo, la tuta mondo celebras la Internacian Tagon de Laboristoj. En ĉi tiu tago, ni festas la forton de tiuj, kiuj per sia ŝvito kaj dediĉo konstruas la mondon ĉirkaŭ ni — de la kamparo ĝis la urbo, de la fabrikoj ĝis la oficejoj, de la hejmoj ĝis la hospitaloj. Estas momento por honori la pasintajn luktojn, kiuj kontribuis por doni al laboristoj pli dignan vivon, kaj ankaŭ por renovigi la engaĝiĝon al pli justa estonteco, kie laboro estu valorata, laboristoj respektataj kaj malegalecoj superataj. Celebre al tiu ĉi dato, jen kelkaj fotoj de laboristoj dum iliaj okupoj.


Ĉina akrobato rulis porcelanan vazon sur sia fingro en Dunhuang, Gansu-provinco, Ĉinio, la 28-an de marto 2026


Turisma ĉiĉerono bonvenigis vizitantojn al la Muzeo pri la Fondiĝo de la Korea Laborista Partio, la 10-an de oktobro 2025


Laboristo transportis gasbotelojn per sia motorciklo en la centro de Ĝakarto, Indonezio, la 7-an de aŭgusto 2025


Laboristo konstruis surmontan instalaĵon por akcepto de turistoj en Tianmenshan, Zhangjiajie, Hunan-provinco de Ĉinio, la 16-an de novembro 2025


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio