| Shaanxi: Elektroreto de sunenergio |
| 2026-04-29 |
En la monta regiono de Yaoshi-urbeto, Shangluo-urbo, Shaanxi-provinco, Ĉinio, ekzistas vicoj da sunpaneloj. Ili apartenas al Guangyu-a Sunenergia Elektrejo, la plej granda monta sunenergia elektrejo en la provinco. Pro la kruta deklivo kaj malfacilaj naturaj kondiĉoj, dum la konstruado kaj funkciado, grupo da laboristoj restas tie por gardi la verdan elektrejon.
Dum la konekta procezo al la elektroreto, la Elektroproviza Kompanio de Shangluo sub la ĉina elektra sistemo bone garantiis la procezon. En la plej streĉaj tagoj antaŭ la konektiĝo, Liang Liangliang, ĉefa deĵoranto de la Guangyu, multfoje diskutis pri planoj kun diversaj flankoj kaj, kun la tuta teamo, laboris ĝis profunda nokto. Fine, la konektiĝo sukcesis en la unua provo. La Shaanxi-a Elektrokompanio plirapidigas la konstruadon de novenergia elektrosistemo, donante fortikan subtenon de elektroreto kaj vastan disvolvan platformon por miloj da laborantoj kiel Liang Liangliang. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|