| Purigistinoj kunlaboras kun robotoj en Shenzhen |
| 2026-04-27 |
En marto iu robotika kompanio en Shenzhen ekkunlaboris kun loka servoplatformo kaj lanĉis la tutmonde unuan robotan servon pri hejma purigado. Kontraŭ 149 juanoj, en tri horoj la roboto prizorgas bazajn ordigajn kaj purigajn taskojn, inkluzive de kolektado de rubaĵoj, organizado de ŝu-ŝrankoj, stokado de ludiloj kaj ŝanĝo de rubsakoj. La purigistino zorgas pri profunda purigado de kuirejo, banĉambro kaj dormoĉambro, kaj respondecas pri komunikado kun la kliento kaj surloka decido de taskoj. La 43-jaraĝa purigistino Lei Xiaoli diris: "Kiam mi unuafoje vidis ĉi tiun roboton, mi estis tre scivolema pri ĝia funkcio." Ŝia "kolego", la roboto kun artefarita intelekto, havas radojn kaj du brakojn kun du preniloj lertaj. "Ĝi povas rekoni, kiujn areojn bezonas purigadon, tio reduktas mian laborkvanton, mi do povas koncentriĝi sur la detaloj." Multaj lokanoj jam spertis ĉi tiun novan servon. "Mi pensis, ke ĝi estus homaspekta, sed ĝi havas radojn. Tio ŝajnas pli stabile, ke ĝi ne povos kolizii kun mebloj," diris sinjorino Chen, unu el la klientoj. Kelkaj klientoj diris ankaŭ, ke la nuna roboto estas tro granda por eniri pli malgrandajn spacojn kaj ĉefe prizorgas simplajn taskojn, purigistino devas fari kompletan purigadon poste. Cetere, inĝeniero devas ĉeesti dum la servado. Purigisto Lei Xiaoli laboras kun la roboto por faldi lanan kovrilon. La kompanio deklaris, ke nuntempe la movoj de robotoj estas multe pli malrapidaj ol tiuj de homo, kaj per kontinua lernado en realaj hejmaj medioj, la robotoj fariĝos pli kaj pli lertaj. La kompanio enmerkatigos entute 1 000 robotojn ĉi-jare. Rezulte de la enmeto de intelektigo en la registara laborraporto en du sinsekvaj jaroj, Ĉinio akcelas tiuj industrion, kiu kreskas de laboratoria provado al grandskala aplikado. Surbaze de la reagoj de la merkato, tiaj robotoj atingos pli rapidan disvolviĝon. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|