| Xi Jinping interparolis kun To Lam |
| 2026-04-16 |
La 15-an de apriro, Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ĉina prezidanto, interparolis kun To Lam, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Vjetnamio (KPV) kaj vjetnama prezidanto, en Pekino.
Xi Jinping diris, ke kiel ajn ŝanĝiĝas la internacia situacio, la ĉina flanko ĉiam rigardas Vjetnamion kiel prioritatan direkton de najbara diplomatio, volas kun Vjetnamio konservi la komencan aspiron, daŭrigi amikecon, unuiĝi kaj kunlabori, subteni unu la alian, daŭre sekvi la ĝeneralan celon, t.e. ke politika konfido estu pli alta, sekureca kunlaboro pli praktika, pragmata kunlaboro pli profunda, popolbazo pli solida, multflanka kunordigo pli strikta kaj regado de diverĝoj pli bona, altkvalite antaŭenigi ampleksan strategian kunlaboron, rapidigi konstruadon de ĉin-vjetnama komunumo kun strategia signifo por komuna estonteco, kaj fari pli grandan kontribuon al konstruado de la homara komunumo de komuna estonteco. (el ĈRI) Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|