Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Mogao-grotaro: Mondheredaĵo de Unesko
2026-04-16

Mogao-grotaro, ankaŭ konata kiel "Grotaro de Mil Budhoj," situas ĉe la orienta deklivo de Mingsha-monto, sudoriente de la urbo Dunhuang en la provinco Gansu, okcidenta Ĉinio. Tie troviĝas pli ol 700 grotoj elfositaj rekte en la krudan klifon, etendiĝante je 1 680 metroj de nordo al sudo, kiuj estis enlistigitaj kiel monda kulturheredaĵo de UNESKO en 1987 pro sia elstara universala valoro.


Turistoj vizitas la grotaron.


La konstruado de la grotoj komenciĝis en 366 dum la Orienta Jin-dinastio (317-420). Laŭ legendo, la bonzo Yue Zun (aŭ Yue Seng) havis vizion pri mil oraj budhoj sur la klifopiedo, kio inspiris lin elfosi la unuan kavernon. Ĉi tiu iniciato daŭris por preskaŭ mil jaroj kaj trairis 16 malsamajn dinastiojn, inkluzive de la dinastioj Norda Wei, Sui, Tang kaj Yuan. Dum Tang-dinastio (618-907), kiu estis la ora epoko por la Silka Vojo, Mogao-grotaro atingis sian pinton. Tiutempe, onidire tie ekzistis pli ol mil grotoj.


Ene de tiu belega 9-etaĝa groto troviĝas giganta statuo de Budho skulptita en la monto mem.


La grotaro estas fama pro kunligo de tri malsamaj formoj de arto: arkitekturo, skulpturo kaj murpentraĵoj. En la groto 17 okazis unu el la plej gravaj arkeologiaj malkovroj de la 20-a jarcento. Tie en 1900 taoisma monaĥo nomita Wang Yuanlu malkovris kaŝitan kavernon, kiu enhavis pli ol 50 mil objektojn, inter ili sutroj, manuskriptoj, pentraĵoj sur silko, kaj standardoj de la 4-a ĝis la 11-a jarcento. Tiu malkovro inaŭguris novan studkampon, konatan kiel Dunhuang-studoj.


Turistoj vizitas unu el la grotoj.


Mogao-grotaro estas ekzemplo de la interŝanĝoj inter civilizacioj laŭ la antikva Silka Vojo. Ĝia arto montras influojn de Barato, Centra Azio, Okcidenta Azio kaj antikva Grekio, kiuj miksiĝis kun ĉinaj artaj tradicioj por krei unikan stilon. Cetere, la murpentraĵoj prezentas bildojn de homoj el malsamaj landoj kaj etnoj, atestante la pacan interŝanĝon inter malsamaj popoloj laŭ la Silka Vojo.


Belaj pentraĵoj, kadukiĝintaj de la tempo, ornamas ankaŭ la fasadojn de multaj grotoj.


Resume, Mogao-grotaro estas ne nur turismejo, sed ankaŭ vojaĝo tra mil jaroj da historio kaj arto. Ĝ ankaŭ prezentas al ni memoron pri tio, kion malsamaj civilizacioj povas atingi kune per interŝanĝoj kaj reciproka lernado.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio