Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping renkontiĝis kun hispana ĉefministro Pedro Sanchez
2026-04-15

Ĉina prezidanto Xi Jinping la 14-an de aprilo en Pekino renkontiĝis kun hispana ĉefministro Pedro Sanchez, kiu restas en Ĉinio por oficiala vizito.



Xi Jinping diris, ke kvankam en la internacia situacio estas interplektitaj tumultoj kaj ŝanĝiĝoj, tamen la rilatoj inter Ĉinio kaj Hispanio ĉiam stabile disvolviĝas, formante sin kun strategia certeco, el tio grava sperto estas fari ĝustan decidon bazitan sur komunaj interesoj. Faktoj pruvas, ke profundigo de kunlaboro konformas al interesoj de la duflankaj popoloj, adaptiĝas al granda disvolva tendenco de la epoko, kaj fortigas reciprokajn povojn kaj kapablojn por marŝi sur sendependa vojo. La du flankoj devas ĉiam meti disvolvon de la duflankaj rilatoj sur gravan pozicion de eksteraj politikoj, subteni unu la alian por defendi ŝtatan suverenecon kaj teritorian integrecon.



Sanchez diris, ke Hispanio firme observas la principon de unu Ĉinio, tre atentas la pozicion de Ĉinio kiel granda lando, firme sin dediĉas al disvolvo de la duflankaj rilatoj kun strategia certeco, esperante fortigi kunlaboron kun Ĉinio en la kampoj de komerco, investo kaj nova energio kaj antaŭenigi kulturajn interŝanĝojn.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio