Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Brazila klasikaĵo lanĉita en Ĉinio
2026-04-10

Posttagmeze de la 9-a de aprilo, en la sidejo de la Ĉina Internacia Komunika Grupo (ĈIEG) estis lanĉita la ĉina versio de la libro La Brazila Popolo (Portugale: O Povo Brasileiro) de Darcy Ribeiro, tradukita de Yan Qiaorong, asociita profesoro de la fakultato pri internaciaj studoj de la Komunika Universitato de Ĉinio kaj direktoro de la Centro pri Brazilaj Studoj de la Instituto pri Regionaj Studoj kaj Internacia Komunikado.


Reprezentantoj de Brazilo kaj Ĉinio kune lanĉas la ĉinan eldonon de La Brazila Popolo.


Yan, kiu alprenis la brazilan nomon Sílvia dum sia lernado de la portugala, magistriĝis ĉe la Instituto pri Lingvistiko de la Federacia Universitato de Suda Riogrando inter 2005 kaj 2008, kaj tiel ŝi disvolvis pli proksiman rilaton kun Brazilo. Ŝi asertas, ke la decido traduki la libron estis motivita de la bezono plenigi mankon en la latinamerikaj studoj en Ĉinio, kaj ŝi kredas, ke la analizo de Darcy Ribeiro pri miksraseco kaj kultura inkluzivigo povas esti valora por ke Ĉinio pripensu sian propran etnan diversecon kaj sian vojon al moderniĝo.


La publikigo de la ĉina eldono de tiu ĉi brazila klasikaĵo estas parto de la aktivaĵoj kadre de la Kultura Jaro Brazilo-Ĉinio, interkonsentita de la prezidantoj Lula kaj Xi Jinping en Braziljo en 2024, okaze de ŝtata vizito de la ĉina gvidanto al Brazilo.


Lanĉ-ceremonio


La ceremonio komenciĝis per salutoj de aŭtoritatoj. Unue parolis Xie Gang, vicdirektoro de ĈIEG, kiu bonvenigis la gastojn kaj laŭdis la pliprofundiĝon de la kunlaboro inter Brazilo kaj Ĉinio en diversaj kampoj.


Brazila ministro pri kulturo Margareth Menezes salutas la ĉeestantojn per video.


Margareth Menezes, brazila ministro pri kulturo, parolis per video. Krom esprimi sian deziron, ke ĉi tiu verko kontribuu al plifortigo de la amikeco kaj kompreno inter la du landoj, la ministro komentis pri la heredaĵo de la antropologo, kiu malkaŝis Brazilon rezultantan el la renkonto de malsamaj popoloj, kulturoj kaj scioj, kaj la potenco naskiĝanta el la kapablo de la brazila popolo reinventi sian ĉiutagan vivon.


La ambasadoro de Brazilo en Ĉinio Marcos Galvão emfazis, ke la lanĉo de ĉi tiu libro okazas en la kunteksto de la Kultura Jaro Brazil-Ĉinio, kaj li parolis pri la vivo kaj verko de Darcy Ribeiro, kiu servis kiel intelekta referenco por lia generacio. Post tiuj salutoj de la aŭtoritatoj, okazis la lanĉo de la libro, kiu tuj poste estis prezentita kaj diskutita de fakuloj.


Wang Ning, direktoro de Blossom Press, eldonejo, kiu publikigis la libron en Ĉinio, taksas, ke la analizo de Darcy Ribeiro pri la formiĝo de la brazila popolo, celebranta miksrasecon, diversecon kaj inkluzivan kunvivadon, resonegas kun la tradicia ĉina saĝeco, kiu predikas harmonion en diverseco kaj la kapablon akcepti ĉiujn riverojn, samkiel la maro.


José Ronaldo Alves da Cunha, prezidanto de la Fondaĵo Darcy Ribeiro, rememoris sian kunvivadon kun la aŭtoro kaj prezentis la laboron de la fondaĵo, kiun li prezidas, kreita por daŭrigi la aferojn, kiujn tiu elstara antropologo kaj politikisto identigis kiel fundamentajn por Brazilo.


Yan Qiaorong prezentis sian traduklaboron de ĉi tiu verko kaj sian motivon por entrepreni tiun ĉi gravan laboron: "Mia brazila amiko, akademiano José Medeiros da Silva, faris deklaron, kiun mi memoras ĝis hodiaŭ: 'Se vi havos ununuran ŝancon en la vivo traduki brazilan klasikaĵon, vi devas elekti O Povo Brasileiro."


Sekve estis mia vico prezenti miajn konsiderojn pri la libro. Mi enkadrigis ĝin en la aro de verkoj, kiuj celas klarigi Brazilon kaj, per komparoj inter Brazilo kaj Ĉinio, mi prezentis kialojn por ke ĉi tiu verko estu studata kaj diskutata en Ĉinio, kaj por kreskigi amikecon inter la du popoloj kaj por antaŭenigi pripensadon pri la ĉina kulturo kaj realeco per la kontrasto kun Brazilo.


Guo Cunhai, direktoro de la fako pri socio kaj kulturo de la Instituto pri Latinamerikaj Studoj de la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, emfazis, ke la valoro de ĉi tiu verko estas prezenti rakonton pri Brazilo ellaboritan de brazilano surbaze de la historia sperto de lia popolo, ne de ekstera observanto.


Fine, la antropologino Gisele Jacon de Araújo Moreira, vicprezidanto de la Fondaĵo Darcy Ribeiro, parolis pri sia kunvivado kun Darcy Ribeiro kaj emfazis, ke kontraste al Ĉinio, kiu estas miljara civilizo, Brazilo estas "popolo en fariĝo". "Darcy estus tre ĝoja vidante ĉi tiun tradukon, ĉar li revis esti memorita pro siaj verkoj," konkludis Jacon, kiu estis asisto de tiu grava brazila intelektulo.


Darcy Ribeiro: interpretisto de Brazilo


Kiam mi estis en la unua semestro de mia bakalaŭra studo pri literaturaj studoj ĉe Unicamp, mi raviĝis pro la klasikaĵoj Majstrodomo kaj Sklavdomo (Casa Grande & Senzala) de Gilberto Freire kaj Radikoj de Brazilo (Raízes do Brasil), de Sérgio Buarque de Holanda. Tiuj du verkoj aperis en specifa kunteksto, en tempo, kiam multaj intelektuloj sentis sin tentataj klarigi Brazilon, pro du ĉefaj kialoj: la sperto vivi eksterlande kaj la teoria influo de eksterlandaj aŭtoroj.


Mi parolas dum la evento.


Paulo Prado, kiu lanĉis Portreton de Brazilo (Retrato do Brasil) en 1928, havis tre fortan ligon kun Eŭropo, precipe Francio, el kie li alportis la teorian fundamenton de sia verko. En la sekva jaro, Gilberto Freire publikigis Majstrodomo kaj Sklavdomo, bazitan sur la ideoj de Franz Boas, kun kiu li konatiĝis dum siaj studoj en Usono.


Sérgio Buarque de Holanda, siavice, verkis Radikojn de Brazilo sub influo de Max Weber, kiun li konatiĝis dum siaj jaroj en Berlino kiel korespondanto de brazilaj amaskomunikiloj. Fine, Caio Prado Junior, komunisto, interpretis Brazilon surbaze de la ideoj de Markso en Formiĝo de Nuntempa Brazilo (Formação do Brasil Contemporâneo).


Tiel, ni povas rimarki, ke la intelekta penado komencita de la brazila Modernisma Movado de la 1920-aj jaroj, kun la celo kompreni la landon preter fanfaronisma optimismo, esplorante la vundojn kaj kontraŭdirojn de la brazila socia formiĝo, fine estis limigita kadre de teoria bazo, ĉar ĉiuj, kiuj sin dediĉis al ĉi tiu tasko, baziĝis sur importitaj teorioj, kiuj spegulas eŭropcentritan kaj limigitan mondkoncepton por klarigi la amerikan realon.


Darcy Ribeiro sekvas malsaman vojon por verki La Brazilan Popolon. Unue, anstataŭ apogi sin sur importitaj tezoj, li evoluigis teorion pri Brazilo bazitan sur la historia sperto de lia popolo. Due, li loĝis tutan sian vivon en Latin-Ameriko, kontraste al la intelektuloj de la 1920-30-aj jaroj, kiuj konservis ligojn kun Usono kaj Eŭropo. Trie, la aŭtoro entreprenis la taskon klarigi Brazilon en epoko pli proksima de la nuno. Kvare, ĉi tiu libro rezultas de lia dumviva laboro, kiel la aŭtoro klarigas en la leginda antaŭparolo al la unua eldono.


Darcy Ribeiro metis en ĉi tiun verkon sian tutan akademian kompetentecon kaj sian mirindan vivhistorion, sed ĉefe li metis sian grandegan amon por Brazilo kaj la brazila popolo, transformante ĉi tiun libron en gesto de batalo por pli bona Brazilo.


La Brazila Popolo en Ĉinio


Konsiderante, ke ĉi tiu libro estis verkita por brazilanoj, kial indas proponi ĝin al la ĉina leganto? La popoloj de Brazilo kaj Ĉinio estas fratoj, kaj la libro Ĉinio en Brazilo (A China no Brasil) de José Roberto Teixeira Leite malkaŝas al ni, kiom profunda estis la ĉina kultura influo en kolonia Brazilo.


Estis nur en monarkia Brazilo (1822-1889), ke la reganta klaso komencis preskaŭ perfortan konvertiĝon de la lando al okcidenta kulturo. Darcy Ribeiro estas tiu, kiu denuncas ĉi tiun malpatriotan eliton malfidelan al sia popolo, kiu kondamnas Brazilon al civilizacia marĝeneco.


Plie, prezentante ŝlosilajn elementojn por kompreni la etno-kulturan formiĝon kaj evoluon de Brazilo, la libro instigas la ĉinan leganton pripensi sian propran realon. La koncepto de boeco – procezo de socia inkludo de eksterulo en brazila indiĝena komunumo per geedziĝo – malkaŝas socion strukturitan sur parencecaj ligoj, dum la distingo, kiun Darcy Ribeiro prezentas inter la baroka estetiko de Latin-Ameriko (miksraseca, plastika kaj kunfandisma) kaj la gotika estetiko de Anglameriko (rigida, purisma kaj apartismema) eksplikas la malsamajn bazojn, kiuj formis la du Amerikojn.


Brazilo fondiĝas, do, sur "baroka boeco", en kiu miksraseco per geedziĝo fariĝas kulture valora kaj preskaŭ nepra por integriĝo. Ĉinio, siavice, praktikas "gotikan boecon", en kiu geedziĝo estas la vojo, kiu integras eksterulon en la komunumon kaj difinas lian socian lokon, sed funkcias laŭ rigora logiko, kiu toleras rasmiksadon, sed forte malinstigas ĝin, tiel ke ĝi fariĝas escepto.


La koncepto de neniueco eksplikas fundamentan diferencon inter la du popoloj: braziloj devenas de amaso, al kiu estis neita identeco, tial ili bezonis krei unu propran per sorbo de eksteraj influoj, dum Ĉinio estas unu el la plej antikvaj civilizacioj de la mondo, sekve tre singarda pri alpropriĝo de eksteraj elementoj en sian kulturon.


Invititaj gastoj pozas por komuna foto.


Darcy Ribeiro ankaŭ prezentas al ni landon konsistanta el malsamaj "Braziloj", kiuj dividas komunan kulturan bazon, sed esprimas sin laŭ diversaj manieroj. Tiu unueco en diverseco estas familiara al la ĉina popolo, kiu fieras aparteni al tiel kolora lando, kun 56 etnaj grupoj kaj riĉa mozaiko de regionaj tradicioj.


Sed rigardante al Brazilo, multaj ĉinoj ankoraŭ vidas ĝin nigre-blanke, kio parte klarigeblas pro tio, ke la literaturo pri Brazilo disponebla en Ĉinio, plejparte verkita de akademianoj el Usono kaj Eŭropo, ofte prezentas stereotipajn vidojn kaj krudajn simpligojn. Pro tio la publikigo de ĉi tiu libro en la ĉina estas tiel grava. Inter ĉiuj verkoj, kiuj provas klarigi Brazilon, ĉi tiu estas sendube la plej riĉa je brazileco, plenigante gravan mankon en la ĉina eldona merkato.


La sekva paŝo estas popularigi ĉi tiun verkon en bibliotekoj kaj universitatoj, por ke ĝi estu studata kaj diskutata, ĉar nur tiel ĝi povos servi kiel ponto kuniganta la popolojn de Brazilo kaj Ĉinio en komunumon kun komuna estonteco. Kaj ĝuste kun tiu celo Yan organizos, la 13-an de aprilo, eventon ĉe la Komunika Universitato de Ĉinio en Pekino, kiu konsistos el ceremonio pri donaco de la "Brazila Baza Biblioteko" al la universitato, sekvata de akademia prelego pri La Brazila Popolo, farota de Gisele Jacon Moreira.


Sekve, la delegacio de la Fondaĵo Darcy Ribeiro vizitos Ŝanhajon, Hangzhou, Suzhou kaj Makaon por reklami la libron, kiu, alportante al la ĉina leganto kaj la atingojn kaj la defiojn de Brazilo, kontribuas al tio, ke la popoloj de la du landoj evoluigu pli profundan kaj stabilan rilaton.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio