| La ĉina "Braziljo" |
| 2026-04-09 |
En Aprilo 1960 estis fondita Braziljo, ĉefurbo de Brazilo. Ĝi fariĝis historia marko pri urboplanado, kunkreita de la urboplanisto Lucio Costa kaj la arkitekto Oscar Niemeyer, kun tiu ĉi lasta prizorganta por ke ĉiu konstruaĵo estu en harmonio kun la desegno de la urbo.
Sceno de Xiong'an surstrate Pekino, male, estas antikva urbo kun longa historio, kiu atestis la naskiĝon kaj pereon de pluraj dinastioj de Ĉinio, havis sian nomon ŝanĝita kaj estis plurfoje detruita kaj rekonstruita. Ĝia urboplanado ne estas rigora kiel tiu de Braziljo rilate al formo kaj lokigo de privataj konstruaĵoj. Braziljo estis pretiĝanta por festi sian 57-an datrevenon kiam ĉina prezidanto Xi Jinping anoncis la konstruadon de la Nova Areo Xiong'an en Hebei-provinco de Ĉinio, por solvi la problemon de troa kresko de Pekino, kun preskaŭ 24 milionoj da loĝantoj. Konstruado de "ĉina Braziljo" Grandega loĝantaro kreas multajn problemojn, kiel trafikŝtopiĝoj, poluado kaj altiĝo de vivokosto, sed kiel limigi kreskon de urbego? Ĉinio elektis alpreni novigan kaj unikan solvon tiurilate: estigi novan planitan urbon, la Nova Areo Xiong'an en Hebei-provinco. Male ol Braziljo, Xiong'an ne estis kreita por esti nova ĉefurbo, sed kiel aldona urbo kreita por malpezigi Pekinon je funkcioj ne esencaj por la nacia ĉefurbo. Tio signifas, ke transloĝiĝas al Xiong'an pluraj ĉefsidejoj de ŝtataj entreprenoj, sciencesploraj institucioj, universitatoj kaj altlernejoj, kaj altteknologiaj industrioj. Sed Xiong'an havas ankaŭ alian rolon: ĝi kontribuos por antaŭenigi la kunordigitan disvolviĝon de la regiono Pekino-Tianjin-Hebei, fariĝante modelo por regiona integriĝo kaj helpante redistribui rimedojn kaj loĝantaron por krei pli ekvilibran kaj daŭripovan disvolviĝon en la areo. Xiong'an estas planita kiel saĝa kaj ekologia "urbo de la estonteco". Nur 30% de ĝia areo estas rezervita por urba disvolviĝo, dum la cetera parto konsistas de arbaroj, akvo kaj parkoj. Arbarkovro pliiĝis de 11% al 35% ekde 2017.
Maketo de la Nova Areo Xiong'an Cetere, Xiong'an havas la specialan statuson de "Nacinivela Nova Areo". Tio signifas, ke ĝi estas ŝlosila nacia projekto komparebla al la Speciala Ekonomia Zono de Shenzhen kaj la Nova Areo Pudong de Ŝanhajo. Tiu speciala statuso donas al ĝia administra komitato pli grandan povon ol tiu de ordinara urba registaro, kadre de ekonomiaj kaj sociaj aferoj. Ĝis 2024, la konstanta loĝantaro de Xiong'an atingis 1.36 milionon da homoj, kaj ĝi altiris pli ol 400 branĉojn de ŝtataj entreprenoj, kune kun centoj da altteknologiaj firmaoj. Sed plejparto de Xiong'an ankoraŭ estas konstruata, kio donas al ĝi aspekton similan al tiu de Braziljo en la epoko de ĝia inaŭguro. Mia vizito al Xiong'an Mi jam estis loĝanta en Pekino, kiam prezidento Xi Jinping anoncis la fondiĝon de la Nova Areo Xiong'an, kaj post la inaŭguro de la nova flughaveno Daxing de Pekino, mi malkovris, ke ĝi troviĝas meze de la vojo inter Pekino kaj Xiong'an kaj estas facile alirebla de tie. Tion mi konstatis esplorante pri iro al Xiong'an: estas trajnoj el la Pekina Okcidenta Stacidomo, ne for de mia hejmo, kaj estas ankaŭ trajnoj, kiuj ekiras el tiu flughaveno. Fakte, nuntempe ĉiuj trajnoj haltas ĉe la flughaveno, tiel ke la urbo estas facile atingebla. Atinginte la urbon, la surprizo: grandega stacidomo meze de nenio. En la ĉirkaŭaĵoj konstruado daŭras. Mi sekvis la ŝildojn de la stacidomo por iri al la loko por preni taksion, sed dumvoje laboristo haltigis min kaj klarigis, ke por preni taksion mi devus eliri en la alia flanko. Laboristoj estis tre afablaj kaj helpis min preni taksion, kiu kunportis min al alia distrikto, jam loĝata kaj kun funkciantaj kompanioj. Tie mi vizitis la Centron pri Urboplanado, kie estas detalaj klarigoj pri la koncepto de la urbo, ĝia konstruado kaj la planoj por ĝia estonteco.
Infanoj ludas surstrate en Xiong'an: la urbo gajnas vivon. Tie oni povas virtuale bicikli tra la urbo, vidi maketon kaj interagi kun tuŝekranoj kaj maŝinoj por lerni pli pri la urbo. Ekster la centro, mi povis aprezi la belajn novajn konstruaĵojn kaj ĝui trankvilon. La urbo, malgraŭ sia granda loĝantaro, konservas etoson de urbeto, kun maldensa trafiko kaj kvieteco. Mi piediris du blokojn por atingi butikumcentron. Tie mi tagmanĝis en tre bona korea restoracio. En tiu butikumcentro mi eĉ trovis glaciaĵejon, kiu fokusas sur glaciaĵoj miksitaj kun kafo kaj anoncas, ke ĝia kafo venas de la brazila Cerrado, ĝuste la areo, kie troviĝas Braziljo. La urbo gajnas vivon kaj popolon En tiu vojaĝo mi estis akompanata de mia amiko Iara Vidal, ĵurnalisto de CGTN, kiu naskiĝis kaj kreskis en Braziljo. Ŝia patro laboris en la konstruado de la brazila ĉefurbo, kaj ŝi kreskis aŭskultante liajn rakontojn pri la aspekto de Braziljo en siaj fruaj jaroj. En Xiong'an, Iara konstante rememoris tiujn rakontojn, ĉar la vojaĝo estis por ŝi kvazaŭ spertumado de tiu Braziljo de la 1960-aj jaroj, kiu nun ekzistas nur en la historiaj libroj, ĉar la urbo estas finkonstruita kaj fariĝis dense loĝata. Post mia tagmanĝo, mi trovis multajn homojn en la subĉiela placo apude. Tie mi vidis junulojn sin amuzantajn, infanojn ludantaj, lokan loĝantaron en interagado. Tiu momento tuŝis mian intereson pri antropologia fotado: Xiong'an jam havas urban vivon kaj komunumon, kiu igas ĝin vivanta urbo. Preskaŭ ĉiuj homoj tie estas migrantaj laboristoj, sed en tiu placo mi povis vidi bebojn kaj tre junajn infanojn, kiuj estas la unuaj denaskuloj de Xiong'an. Ili estas la unuaj, kiuj de frua infaneco konas ĝin kiel sian hejmon. La unuaj, kiuj amos tiun urbon kiel la loko de siaj dolĉaj rememoroj de infaneco. La sekva halto estis ĉe la lago Baiyang, la plej granda dolĉakva lago en norda Ĉinio, kiu estas esenca por la ekologio de la Nova Areo Xiong'an. Survoje la aŭto trairis malnovan kamparan vilaĝon, kie lokaj homoj daŭre sekvas sian tradician vivstilon, senzorge pri la moderna urbego konstruata tuj apude.
Lokano trankvilas sur sia boato sur la lago Baiyang. Male al lago Paranoá de Braziljo, kiu estas artefarita, la lago Baiyang estas natura kaj havas longan historion, sed nun ĝia ekomedio estas pli bone protektata, kaj tie ankaŭ disvolviĝas turismo: homoj povas promeni per boato, amuziĝi kaj praktiki sportojn ĉe la lago. Flanke de la lago, familio estis ĝuanta piknikon. Ne for de tie, kelkaj laboristoj estis vendantaj manĝetojn kaj metiartaĵojn. Antaŭ la novkonstruita turisma centro, du virinoj estis sin fotantaj apud persikfloroj, kaj malantaŭ la turisma centro lokaj mezaĝuloj estis sin amuziĝantaj per karaokeo. Jam estis tempo por reveni al la stacidomo kaj tie entrajniĝi al Pekino, dumvoje la aŭto preterpasis la areon, kie estas nun konstruataj la modernaj novaj sidejoj de ĉinaj ŝtataj firmaoj. Tra la avenuoj ĉirkaŭataj de konstruejoj kuras kamionoj kun betono kaj feraĵoj, la manĝo kiu nutras novan urbon kiu rapide kreskas. Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|