| 80-jara libera transiro inter Usono kaj Kanado finiĝos en julio |
| 2026-04-07 |
de John Huang Laŭ anglalingvaj raportoj de The Canadian Press kaj Global News, historia vojo ĉe la landlimo inter Kanado kaj Usono baldaŭ ne plu estos libere uzebla de kanadanoj. Tio signifas la finon de malnova translimregiona kutimo, kiu daŭris por ĉirkaŭ 80 jaroj.
Foto de https://www.youtube.com/watch?v=wLmPkKlYfa4 En la regiono Sweet Grass Hills ĉe la landlimo inter Alberto en Kanado kaj Montano en Usono troviĝas gruza vojo nomita Border Road, kiu etendiĝas paralele kun la internacia landlimo de la du landoj. Kvankam ĝi oficiale situas en Montano, ĝi dum jardekoj servis ankaŭ al farmistoj, brutobredistoj kaj aliaj loĝantoj en la kanada flanko, kaj dum ĉirkaŭ 80 jaroj estis uzata kiel praktika ligilo inter najbaraj komunumoj. Ĝi estis konstruita en la 1940-aj jaroj, usonanoj liveris la gruzon, dum kanadanoj prizorgis la vojon. Dum longa tempo loĝantoj de ambaŭ flankoj povis preskaŭ senĝene uzi tiun vojon por viziti unu la alian, atingi siajn bienojn kaj konservi ĉiutagajn homajn rilatojn trans la landlimo. Por multaj lokanoj la landlimo ne estis vera barilo en ĉiutaga vivo, sed nur formala linio sur la mapo. Tial la vojo fariĝis simbolo de reciproka fido kaj de speciala najbareco inter kanadanoj kaj usonanoj en tiu regiono. Sed la simbolo alvenas al sia fino. Laŭ la raportoj, ekde julio 2026 kanadanoj ne plu povos uzi tiun vojon libere kiel antaŭe, sed devos transiri la oficialan limtransirejon ĉe Coutts kaj Sweetgrass same kiel ĉiuj aliaj. La pli fruaj raportoj ligas tiun decidon al usonaj zorgoj pri landlima sekureco, drogoj kaj kontraŭleĝa enmigrado. Sekve, la vojo, kiu dum generacioj simbolis malfermecon, fariĝos pli rigore regata landlima zono. La decido forte ĉagrenis la lokajn loĝantojn. Laŭ la raportoj, ili sentas la fermon absurda kaj dolora, ĉar temas ne nur pri transira oportuneco, sed ankaŭ pri la malapero de aparta vivmaniero kaj homaj rilatoj, kiuj ekzistis dum ĉirkaŭ 80 jaroj. En la okuloj de lokanoj, la vojo ne estas nur vojo, sed parto de komuna historio de du najbaraj popoloj. Por mildigi la sekvojn, la kanada flanko jam komencis prepari alternativon. Alberto planas konstrui novan vojon ĉe sia propra flanko de la landlimo, por ke lokaj loĝantoj povu plu atingi siajn bienojn sen nepre eniri usonan teritorion. Tio eble solvos parton de la praktika problemo, sed ne povos plene anstataŭi la malnovan senton de senbara najbareco, kiu dum tiom longa tempo karakterizis tiun regionon. La historio de Border Road montras, kiel unu administra decido povas profunde ŝanĝi la ĉiutagan vivon de ordinaraj homoj ĉe landlimo. Fontoj 1. Global News: U.S. closing historic Border Road to Canadian traffic (2026-03-30) https://globalnews.ca/news/11751491/us-closing-border-road-alberta-montana/ 2. Global News: Southern Alberta residents face loss of 'Border Road' used for generations (2025-09-03) https://globalnews.ca/news/11391273/southern-alberta-residents-face-loss-of-border-road/ Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|