Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Jara Konferenco de Boao-Forumo por Azio 2026 okazigis plenan kunvenon en Hainan
2026-03-27

La 26-an de marto la Jara Konferenco de Boao-Forumo por Azio (BFA) 2026 okazigis plenan kunvenon en Boao, la provinco Hainan de suda Ĉinio.



Zhao Leji, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso, ĉeestis la eventon kaj faris prelegon. Li diris, ke la forumo jam fariĝis platformo por antaŭenigi interŝanĝojn, kunlaboron kaj komunan disvolviĝon inter aziaj landoj kaj la pli vasta mondo. Nun, nur per kunlaboro en solidareco, la homaro povas trakti tutmondajn riskojn kaj defiojn kaj krei pli bonan estontecon.



Ĉinio preparas la 33-an Kunvenon de Ekonomiaj Gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) en Shenzhen ĉi-novembre, la lando pretas uzi ĉi tiun ŝancon kiel gastiganto por kunlabori kun ĉiuj partioj por konstrui azi-pacifikan komunumon, kaj aldoni pli grandan viglecon kaj pli fortan impeton en la disvolviĝon de la regiono.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio