| La vero pri la ĉina "ŝuldkaptilo" |
| 2026-03-19 |
Antaŭ kelkaj jaroj, okcidentaj potencoj komencis ataki la ĉinan financadon de infrastrukturaj projektoj eksterlande kiel provo bojkoti la iniciaton "La Zono kaj Vojo", kiu ŝanĝis la vizaĝon de la Tutmonda Sudo proponante alireblan krediton sub pli favoraj kondiĉoj por merĝantaj ekonomioj.
Konstruado de fervojo financata de Ĉinio en Kenjo Sed finfine, ĉu ĉina financado devus esti rigardata kiel problemo? Okcidento esprimas timon, ke Ĉinio kreu "ŝuldkaptilon", alivorte, facilan krediton, tamen nepageblan, kun kontraŭpagoj kiuj povas endanĝerigi la suverenecon de tiuj landoj. Ĉu tio estas vero? Kial Ĉinio financas infrastrukturon eksterlande? Tra la historio, multaj landoj proponis monpruntojn al aliaj, per publikaj aŭ privataj bankoj. Tio okazas ĉar la evoluo de merkata ekonomio generas kreskantan financigon kiu instigas la eksportadon de kapitalo. La malpli evoluintaj landoj ofertas pli malaltan laborkoston, tial ili estas la produktantoj, kiuj provizas krudaĵojn kaj bazajn industriajn produktojn. Sed por produkti kaj eksporti, necesas elspezi, kaj la lando ne havas monon por tio. Jam en la pli progresintaj ekonomioj, oni rimarkas kreskon kaj en la vivkosto kaj en la profesia kvalifiko de la ekonomie aktiva loĝantaro, igante ilin konkurencivaj en altvalora produktado kaj servoj. Tiuj landoj havas akumulitan kapitalon kaj povas pruntedoni ĝin, kun interezoj, al tiuj evoluantaj. La rapida evoluo de la ĉina financa sektoro instigis la landon investi en aliaj merkatoj por akiri profiton, dum la ekspansio de ĉinaj entreprenoj tutmonde katalizas tiun procezon, ĉar ili bezonas kapitalon por firmigi sian eksterlandan ĉeeston. Estas ankaŭ alia punkto, malmulte diskutita, sed tre interesa: pasintjare, Shanghai Daily publikigis raporton, kiel ĉinoj ludas videoludojn: ili ŝatas konstrui aferojn kaj optimumigi loĝistikajn ĉenojn. En reala vivo, la konduto de ĉinoj ne estas malsama: alvenante en alian landon, ili identigas mankojn en infrastrukturo kaj serĉas manierojn plibonigi ĝin. Ĉina entrepreno konstruas sian fabrikon kaj aĉetas la kamionojn, sed la infrastrukturo kiu interligas la landon ne estas ĝia tasko. En tiu ĉi momento venas la ĉina investo en grandaj publikaj konstruaĵoj. Kompreni la ĉinan krediton Por helpi aliajn landojn plibonigi sian infrastrukturon, Ĉinio disponigas monpruntojn per ĉinaj publikaj bankoj, ĉefe la Disvolva Banko de Ĉinio kaj la Banko de Eksport-Importo de Ĉinio. Male ol la grandaj okcidentaj multflankaj financaj institucioj, kiuj estas tro burokratecaj kaj trudas tro multajn kondiĉojn, Ĉinio pruntedonas monon rapide kaj simple, ĉar la kondiĉoj kaj kontraŭpagoj estas intertraktataj rekte inter la du flankoj.
La iniciato "La Zono kaj Vojo" akcelis konstruadon de infrastrukturo tra la mondo. Krome, la ĉina kredito celas infrastrukturon, kun la celo optimumigi la cirkuladon de varoj kaj servoj kaj antaŭenigi ekonomian kreskon. Male, inter okcidentaj institucioj, la kreditlinioj por infrastrukturo prioritatas konstruaĵojn en kampoj kiel kranakvaj kaj kloakaj sistemoj, edukado kaj sano, kiuj generas socian evoluon, sed ne ekonomian. Por la landoj de la Tutmonda Sudo, la ĉina kredito ofertas la avantaĝojn respekti la suverenecon de tiuj landoj pri siaj internaj aferoj. Kontraŭe al la okcidentaj politikaj kondiĉoj, ĝi ofertas la eblon de financado en alia valuto ol la usona dolaro, kaj la pagoj povas esti faritaj en krudvaroj. La kontraŭpagoj kiujn Ĉinio kutime postulas estas raciaj: krom la pago de la prunto, kutime oni intertraktas la partoprenon de ĉinaj entreprenoj en la konstruado, kio povas okazi laŭ malsamaj manieroj, kiel uzado de ĉina laborforto en la konstruado, provizo de servoj kaj materialoj, trejnado de loka laborforto kaj eĉ funkciigo de la infrastrukturo dum interkonsentita periodo. Laŭ raporto de Bloomberg de februaro ĉi-jare, Kenjo ŝparos 215 milionojn da usonaj dolaroj jare en pago de monpruntoj pro tio, ke la lando anstataŭigos pruntojn en dolaroj per tiuj en ĉina juano, kiu havas malpli da kurza oscilado kaj pli malaltajn interezojn. Etiopio renegocas sian ŝuldon en dolaroj kun Ĉinio por ankaŭ alpreni la juanon. Zambio, siaflanke, permesas ke ĉinaj minentreprenoj funkciantaj en la lando pagu impostojn en juanoj, kaj pluraj aliaj landoj studas fari pruntojn per ĉina valuto anstataŭ dolaro. Kritikoj Tamen, en la okuloj de Okcidento, ne mankas kritikoj al la ĉina financado. Unu el ili estas la manko de travidebleco kaj kondiĉoj. La financa modelo de okcidentaj multflankaj institucioj prioritatas respondecon kaj ebligas publikan kontroladon, kio unuavide estas io bona. Sed la ĉinaj pruntoj estas dudirektaj kontraktoj inter la registaro de alia lando kaj 100%-e ĉina banko. Ĉio estas interkonsentita inter la partioj kaj koncernas nur ilin, sekve ne estas necese publikigi informojn kiuj ne koncernas eksterulojn. Pri la foresto de kondiĉoj laŭ la okcidenta stilo, tio estas signo de respekto al la suvereneco de la landoj. La kondiĉoj truditaj de Okcidento estas senĉese denuncitaj de la landoj de la Tutmonda Sudo kiel formo de enmiksiĝo en internajn aferojn, instrumento celanta regi tiajn landojn sen havi mandaton por tio. Alia ofta kritiko rilatas al la konstruado de "blankaj elefantoj". Por tiuj, kiuj kutimas al la ĉina skalo, estas malfacile imagi ke projektoj en pli malgranda skalo sufiĉas, krome, la rolo de Ĉinio estas pruntedoni la monon, decidi kion konstrui kaj en kiu skalo estas tasko de la registaro de la kontraktanta lando.
La granda haveno de Chancay en Peruo estas la plej granda infrastrukturo investita de Ĉinio en Latin-Ameriko. Krom tio, ja estis eraroj. Kiam ĉinoj alvenas en iu lando por fari negocojn, ili havas malfacilon por kompreni lokan kulturon kaj lokajn politikajn disputojn, sekve ili foje mistaksis riskojn kaj skalojn de projektoj. Sed Ĉinio lernas el siaj eraroj kaj kontinue plibonigas la daŭripovecon de la projektoj, la riskadministradon kaj la sociajn kaj mediajn normojn. Ĉu ŝuldkaptilo? Pri la tezo de la ŝuldkaptilo, la luo de la haveno de Hambantota en Srilanko fare de ĉina entrepreno estas ofte citita kiel ekzemplo. Ĉu vi preferus havi havenon konstruitan kaj funkciigitan de ĉinoj en via urbo aŭ havi neniun? Tio estas la esenca demando. Cedi por 99 jaroj la funkciigon de la haveno ŝajnas al mi racia elekto, konsiderante ke ĝi estos eterna havaĵo de la lando. Kiam mi translokiĝis al Ĉinio, mi parolis kun angola inĝeniero pri la infrastrukturo de lia lando. Li diris, ke brazilaj entreprenoj kutimis prokrasti la konstruadon kaj postuli krompagojn. Mi agnoskas, ke li pravas. De kiam Angolo komencis kontrakti ĉinojn, infrastrukturo fariĝis pli bonpreza kaj liverata antaŭ la limdato. Krome, Ĉinio akceptas pagojn per krudaĵoj, kio estas pli avantaĝa pagmaniero por tiu naftoeksporta lando kiu bezonas infrastrukturon. Pli lastatempe mi parolis kun pluraj afrikanoj en Ĉinio, kiuj prezentis la demandon jene: Usono kaj Eŭropo proponas financadon al Afriko, sed la afrikaj landoj eĉ ne vidas la koloron de la mono: la pagoj, la decido pri plenumo de la projektoj ktp, ĉio venas de ekstere. Kiu pagas, decidas. Krom tio, Okcidento financas programojn de NROj por instrui homojn lavi la manojn, brosi la dentojn ktp, kiuj havas sian gravecon, sed tio ne generas ekonomian evoluon. Dume, ĉinaj investoj transformiĝas en hospitaloj, flughavenoj, lernejoj, aŭtovojoj, industriaj parkoj kaj aliaj strukturoj kiuj generas laborpostenojn, faciligas translokiĝojn, kaj malaltkostigas kaj rapidigas komercadon, alportante monon al la poŝoj de afrikanoj kaj al la kofroj de registaroj. Ĉinio, per financado de infrastrukturo, kreas perspektivojn de ekonomia evoluo en la landoj de la Tutmonda Sudo, plifortigante ilian aŭtonomecon kaj stabilecon, male ol la "helpismo" de la evoluintaj landoj, kiu esence estas daŭrigo de la malnova modelo de kolonia ekspluatado. Verkis: Rafael Henrique Zerbetto
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|