Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio: Insulo de stabileco en kaosa mondo
2026-03-13

Kelktagojn post la komenco de la atakoj de Usono kaj Israelo kontraŭ Irano, Ĉinio inaŭguris la ĉi-jarajn du sesiojn, la plej gravaj politikaj kunvenoj de la lando, kiuj ĉi-jare ne nur difinas la strategion kaj celojn por la sekva jaro, sed ankaŭ lanĉas la 15-an Kvinjaran Planon.



Dum Usono investas en militoj, Ĉinio investas en infrastrukturo kaj plibonigo de vivkondiĉoj de homoj. Dum Usono sin trudas en internajn aferojn de aliaj landoj, Ĉinio praktikas diplomation surbaze de reciprokaj respekto kaj egaleco. Kaj dum Usono praktikas hegemoniismon kaj malobservas la internaciajn leĝojn, Ĉinio antaŭenigas plurflankismon kaj la kernan rolon de UN por trakti internaciajn problemojn.


Ĵus finiĝis la du sesioj en Ĉinio, kiuj difinis ne nur la laboron de la registaro por tiu ĉi jaro, sed ankaŭ la venontan Kvinjaran Planon. En mondo trairanta rapidan ŝanĝiĝon, plena je malstabileco kaj konfliktoj, estas malfacile antaŭvidi la estontecon.


Ŝtata planado


Multaj eksterlandanoj, kiuj sin dediĉas al studoj pri la regado de Ĉinio, substrekas, ke la tuta ekonomia kaj regadsistemo de Ĉinio dependas de planado fare de la ŝtato. La du sesioj estas la plej grava ekzemplo de tio: Tie reprezentantoj de malsamaj regionoj kaj sociaj rondoj de la lando pridiskutas proponojn kaj difinas la celojn. Sekve ĉiuj sektoroj, inkluzive de privataj entreprenoj kaj sociaj organizaĵoj, faras sian kontribuon por ke la celoj estu atingitaj. Mi uzos la du karbonajn celojn kiel ekzemplojn: Ili difinas, ke Ĉinio atingos la pinton de karbonemisiado ĝis 2030 kaj karbonan neŭtralecon ĝis 2060.


Post la lanĉo de la du karbonaj celoj, ĉiuj organizaĵoj en la lando ekagadis por tio: Fabrikoj investas en reduktado de poluado, sciencaj organizaĵoj faras rilatajn esplorojn ktp. Mi eĉ vizitis lernejon, kie la studentoj, sub gvido de la instruistoj, priesploris la karbonemisiadon de la lernejo kaj ellaboris planon por redukti kaj kompensi ilin, estigante nul-karbonan kampuson.


Post kiam estis difinitaj la celoj kaj la vojo por ilin atingi, ĉinaj gvidantoj kunordigas la financadon de projektoj kaj la laboron. Tio esence malsamas ol la regadsistemo de okcidentaj landoj, kie longtempa planado estas malfacila pro la necerteco pri la estonto.


Tiel, dum en Ĉinio la registaro sukcesas fari longtempan planadon kaj krei stabilan etoson por investoj kaj negocoj, en okcidentaj landoj la registaraj planoj povas draste ŝanĝiĝi laŭ ŝanĝiĝo de la gvidantoj de la lando, sekve estas malfacile antaŭenigi longtempajn projektojn kaj krei longdaŭran stabilon.


La 15-a Kvinjara Plano


La agreso de Usono kaj Israelo al Irano plifortigis en multaj homoj la impreson, ke usona preziento Trump ne havas strategion por solvi la soci-ekonomiajn problemojn de sia lando kaj kreas konfliktojn kun aliaj landoj kiel maniero ŝajnigi, ke li estas solvanta problemojn.


Tiu milito kaj aliaj nun okazantaj forte kontrastas kun la du sesioj en Ĉinio: Dum gvidantoj de okcidentaj potencoj nur parolas pri milito, Ĉinio pridiskutas disvolvadon, plibonigon de homaj vivoj kaj konstruadon de pli bona estonteco.


La 15-a Kvinjara Plano ludos ŝlosilan rolon por la realigo de la Dua Jarcenta Celo, konstruado de modere prospera socio ĝis 2049, kiam estos festata la centjariĝo de la Ĉina Popola Respubliko. Nun, ke la ĉina popolo liberiĝis de malriĉeco, la nova socia defio estas redukti malegalecon kaj certigi komunan prosperon al ĉiuj ĉinoj.


Kadre de ekonomio, Ĉinio antaŭenigos la disvolvadon de novkvalitaj produktivaj fortoj, kio direktos la fokuson de ĉina industrio al sektoroj ligitaj al la estonteco, kun altnivela komplekseco kaj alta aldonvaloro. Tio markos transiron de industria ekonomio al saĝa ekonomio.


Kadre de socia disvolvado, la lando estas en ŝlosila momento por konstruado de modere prospera socio, karakterizita de reduktado de socia malegaleco kaj kresko de homa bonfarto. Kampara revigligo kaj plibonigo de politikoj por stimuli ĉinajn familiojn havi gefilojn estas temoj aparte gravaj, kiuj postulas atenton.


Por elteni plibonigon de vivkvalito de tiom granda populacio, Ĉinio bezonos saĝe uzi siajn naturajn rimedojn kaj disvolvi daŭripovan vivovojon, kaj tiucele la lando antaŭenigas la novan koncepton de disvolvado, bazitan sur la antikva ĉina koncepto de harmonio inter homo kaj naturo.


Eksteraj rilatoj


Ĉinio traktas ĉiujn landojn en egaleco, evitas teni flankon en internaciaj konfliktoj kaj alvokas, ke konfliktoj estu solvataj per diplomatio anstataŭ milito. Tiel Ĉinio montras sian sinceran kompromison kun la tutmonda paco.


Krom kohera maniero defendi la pacon per vortoj kaj agoj, Ĉinio ankaŭ kreas perspektivojn por disvolvado, kiuj siavice estigas oportunojn por la tuta mondo. Antaŭ nelonge, Ĉinio anoncis nul-tarifon pri importado de afrikaj produktoj, kiel maniero helpi Afrikon disvolviĝi.


La kresko de la enlanda merkato de Ĉinio kaj altiĝo de vivnivelo de ĉinoj rezultis en kresko de importado el foraj kaj proksimaj landoj. Cetere, Ĉinio financas konstruadon de infrastrukturo kaj disvolvas plurflankajn kunlaborojn kun aliaj landoj, cele al komuna profito.


Alivorte, Ĉinio ankaŭ proponas modelon de internacia kunlaborado, kiu respektas la elektojn de ĉiu lando kaj kreas perspektivojn de pli bona estonteco. Cetere, tiu modelo ne temas nur pri diplomatiaj rilatoj, sed pri ampleksa kunlaboro celante kontentigi la interesojn de ĉiuj. El antikva ĉina saĝo, ĉinoj lernis, ke konstruado de harmoniaj rilatoj estas esenca por krei etoson favoran al paco, disvolvado kaj progreso.


En epoko plena je konfliktoj, kiuj minacas la internacian ordon kaj hegemoniismo celas anstataŭi dialogon, la du sesioj montras, ke ekzistas alternativa vojo: Tiu de paca disvolvado, ekonomia kunlaboro kaj solvado de disputoj per amika interkonsiliĝo.


Ĉinio uzas sian ekonomian gravecon ne por trudi sian volon al aliaj landoj, sed por konstrui pontojn kaj nutri fidon inter popoloj. Ĉinio fariĝas insulo de stabileco en kaosa mondo, pruvante, ke meti la bezonojn de homoj en la centro de politikofarado estas necesa kondiĉo por konstruado de pli justa kaj paca mondo por ĉiuj popoloj.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio